Sergio:
> Mi preferus "erst" ol "maljam" -- ĉar mi ne komprenas kiel "maljam"
> povas esprimi la ideon de "erst".
Siatempe mi estis admiranto de Pic pro liaj neologismoj kaj ankau ekuzis erst, 
sed - supozeble pro la kruda finsono 'rst' - ghi ne plachas al mi.
Por klarigi al Sergio mian preferon de 'maljam': jam enhavas la ideon de 'pli 
frue ol atendite', erst tiun de 'pli malfrue ol atendite'. Do maljam lau mi tre 
ghuste sidas en tiu signifo de lia 'erst'. 'nur' ne havas tiun apudsignifon de 
'pli malfrue ol ATENDITE', do lau mi estas malpli preciza ol 'maljam'.

Bertilo: Teorie oni povus uzi maljam por “ne pli frue ol, ne antaŭ”, sed maljam 
ne enuziĝis. 
Povas esti, ke lia konkludo pri la uzado de maljam maljam pruvighos nevera post 
jardekoj.
Johan Derks

Rispondere a