2009/11/13 Johan Derks <[email protected]> > Sed oni povas aldoni tempindikon ankau kun maljam: > "Maljam estis la kapitalisma produktado kiu kreis la riĉaĵojn ...". (= Maljam > kun la kapitalisma produktado oni kreis la riĉaĵojn ...)
Mi _forte malrekomendas_ uzi "maljam", ĉar ĝi estas tute nekomprenebla por negermano. Mi devus longe rompi la kapon, se renkontus tian enigman frazon. Oni tradukas ja por ke legantoj _komprenu_ la tradukatan tekston, sed ne por ke ili rompu siajn kapojn super ĝi. Se ne ekzistas tute ĝusta traduko de iu unuopa vorto, oni iom ŝanĝu la tradukatan frazon - gravas nur, ke _la ideo_ de la frazo (kaj de la verko entute) estu transdonita ĝuste kaj kompreneble. (Ja mi tre deziras, ke la ideoj de M. kaj E. estu transdonitaj tiel, ke oni ilin bone kaj ĝuste komprenu, tial mi permesas al mi trudiĝi kun miaj konsiloj). -- Yury Finkel, http://yury-finkel.livejournal.com/ *** A. Grin "La ora cxeno": http://www.esperanto.mv.ru/Grin/ora.html *** A. Grin "Kuranta sur ondoj": http://www.esperanto.mv.ru/Grin/kuranta.html
