Bernhard Pabst:

> Jes, la vorto estas de Karolo Picx el la Litomisxla Tombejo (1981)
> 
> // http://www.ipernity.com/doc/bernardo/6534033
> 
> Picx klarigas gxin iom neklare per "ne pli frue ol, unue, nur".

Se mi ne mismemoras, "erst(e)" estis enkondukita
en Idon en la unuaj jaroj de gxia ekzisto.
Miamemore gxi estis difinita en la "Kompleta
gramatiko detaloza" kiel "ne plu balde kam".
(Mi citas parkere kaj do ne povas garantii
precizecon.)

Do, plej probable, Picx simple enjxetis tiun cxi
vorton kun multaj aliaj idajxoj, sxovelante draste
kaj balast ... pardonu min, abunde kaj redunde ;)

Mi sendas tiun cxi rimarkon por ke oni ne
konfuzigxu pri la enkonduko-vojo de tiu cxi
formo.

Amike,
-Alex
-----
Alexander Shlafer <elnaprez [cxe] hotmail [punkto] com>

Rispondere a