--- On Tue, 12/8/09, Vilhelmo Lutermano wrote:
> Je Merkredo, la 2a de Decembro 2009EO 03:17:13EO Sergio Pokrovskij skribis:
>> Tamen la koncerna signifo de "memoro" (teni en sia memoro ktp)
>> estas absolute eksterduba kaj abunde atestita. Pli bone ol ĉiu
>> alia.
>> Tial mi konkludas ke ankaŭ la kategoria prezento de MEMOR estas
>> misgramatika: ĝi estas plie substantiva radiko. (Mi koncedas, ke
>> ankaŭ la substantiva karaktero por tiu radiko ne estas
>> senproblema; sed la verba karaktero estas tute maltaŭga.)
> - La demando, chu la aga signifo (por eviti la fushan esprimon
> "verba karaktero") de MEMOR- estas tauga au ne, iom devojigas nin de
> la fakto ke ni chi tie ja unue agnoskas la validecon de la
> Fundamento, kaj tie (se mi bone memoras) la radiko estas en la
> Universala Vortaro tradukita per etnolingvaj verboj.
La Universala Vortaro aperis antaŭ ol la teorio pri la radikkaraktero,
kaj la elekto de parolelementoj por prezenti la signifon de la radiko
ne celis fiksi tiun karakteron. Ofte decidis la pleja oportuno de la
tradukado -- en kiu formo la radiko plej internacie aspektas; aŭ en
kiu formo la tradukoj estas malplej ambiguaj ktp.
Neniu kontestas, ke "memori" estas legitima verbo havanta la
Fundamentan signifon, samkiel "flori" estas legitima formo havanta la
Fundamentan signifon. Tamen malfacilas teni la fundamentan
derivmanieron "flori => floro" por la Ekzercara aserto ke
"Rozo estas floro". Pli oportunas inversigi la derivadon:
"floro => flori".
> Do, "memoro" estas "memorado", la ago memori. La aplikokampo estas
> sufiche vasta, ghi iras de la pura ago al koncepto proksima al la
> memora parto de cerbo.
"Memorado" same malkonvenas por nomi cerboparton, kiel "florado"
malkonvenas por nomi rozon aŭ sunfloron.
> Lau tio, memorilo estas gramatike simila al digestilo (por ekz-e
> stomako aŭ pilolo kiu helpas digestadon).
Mi jes diris ke "memorilo" povas esti ilo por helpi memoron aŭ ebligi
ties funkciadon; sed por decidi ĉu ĝi konvenas por indiki memoron mem,
necesas ja decidi, ĉu ĝi similas broson aŭ kombilon.
> Ne multe utilas debati chu la Zamenhofaj elektoj por la aga au
> objekta signifo de "komb-" kaj "bros-" estas taugaj au ne, kaj ankau
> ne chu la aga signifo de "memor-" estas tauga. Ni ja ne volas
> shanghi nian bazan kodon, kiel dirintus Shulco. Aŭ ĉu?
Se ni malvolas uzi "kombo"n por "kombilo", aŭ "brosilo"n por "broso",
ni ja devas interkonsenti pri la radikkarakteroj. Por mi "memorilo"
tro similas "brosilo"n, kaj tio estus kodŝanĝo.
--
Sergio