>
> Laux mi ilo kiu kapablas memori havas sencon; ilo kiu kapablas stomaki
> malpli ... ;-)
>

Paul, "korektante" vin, mi ne volas esti pedanta (mi konscias pri via
altnivela Esperanto :-)). Tamen oftege mi rimarkas che e-istoj la ideon, ke
-il- rilatas al memkapablo.

La ghusta frazo estus "ilo kiu helpas memori". Iloj mem ne kapablas, tamen
helpas. Flugilo helpas flugi, ghi ne flugas "per si mem". Muzikilo = ilo per
kiu eblas fari muzikon. Skribilo = per kiu eblas skribi. Tamen ili mem ne
kapablas muzikumi au skribi. La vorto "perilo" kiel sinonimo de ilo estus do
pleonasmo (char ilo mem estas per-objekto). Nu, nura senpretenda
babilajho... :-)

Cetere, mi ne shatas la vorton USB-memorilo kaj similaj. Memoro estas tre
grava koncepto en la komputila fako, dum la "datumportilo" estas alia
koncepto. Datumportilo, eble datumkonservilo (kvankam memoro ankau konservas
dumtempe datumojn) pli taugas lau mi, tamen mi konscias, ke la uzantaro uzas
la terminon posh-memorilo plej ofte.

Amike,

Fernando

Rispondere a