--- On Wed, 12/2/09, Renato Corsetti wrote:

>Sergio:

>> "Memorilo" estas por mi same absurda, kiel "stomakilo".

>Do, vi dirus: poŝ-memoro, ĉu ne?

Ne.  "Poŝmemoro" estas nesufiĉe specifa.  Ankaŭ notlibro estas
memorhelpa ilo.  Miajn notojn mi tenas en mia poŝtelefono (kaj fakte
mi iam uzas ĝin por transporti komputilajn dosierojn, ĝi ja entenas
grandkapacitan memorkarton kaj havas oportunajn komunikrimedojn, kiel
wi-fi kaj bludento).

Mi ne trovas bonan vorton.  Eble mi dirus "poŝa fulmkarto".  Temas pri
iom efemera fenomeno, pri kiu post kelkaj jaroj oni eble havos nenian
ideon, kiel nun la junuloj probable ne plu konas la magnetajn
disketojn.  Tia efemeraĵo ne meritas tiom abstraktan nomon, kiel
"poŝmemoro".

-- 
Sergio





      

Rispondere a