--- On Tue, 12/1/09, Fabio Bettani wrote:

> Ĉe la kapvorto "memoro", ĉu laŭ la listanoj aldonindas la signifoj
> "memorilo" kaj, plej grave, "poŝmemorilo" (sence de USB-memorilo)?

Vorto por tiaĵo estus bonvena, tamen mi opinias "memorilo"n evitinda
tiusence.

> La celata signifo de "memorilo" (aparato, kiu enhavas enarĥivigitajn
> datumojn) jam aperas sub "memoro" (3-a signifo): "Organo de
> komputilo destinita por ricevo, konservado kaj resendo de datumoj.
> Aparataro.  Datumportilo."

> Laŭ mia lingvosento, "memoro" (en la fako de informadiko) pli-malpli
> egalas memorkapablon, dum "memorilo" pli bone pensigas pri fizika
> aparato.

Mi malkonsentas.  "Memoro" normale indikas ĝuste la konservilon, ne
kapablon: "Serĉu en via memoro", "pasinta doloro for el memoro" [Z],
"noti al si en la memoro" [Z], "forviŝi el la memoro" ktp.

La difinoj en ReVo kaj en PIV2 estas fuŝaj: ili unue metas
memorkapablon, kiu tute ne estas la ĉefa signifo; kaj la pruvaj
ekzemploj estas misaj.  La plej multaj ekzemploj Zamenhofaj estas
ĝuste pri la tria signifo de PIV2 -- kiu cetere plene mankas en ReVo
(memoro kiel organo); kaj ekzemploj celantaj pruvi la signifon
"memorkapablo" estas nekonvinkaj: "havi bonan memoron" estas samkiel
"havi bonan stomakon" -- ĉu tio pruvas ke "stomako estas
digestokapablo"?

Evidente la vortaristoj estas erarigitaj de sia filozofio: ili ne
aŭdacis diri, ke memoro estas "organo" (kio estas natura por
komputilisto), kaj filozofie difinis ĝin kiel "kapablon".  Sed "kapablo"
ne povas konservi ion.  Al tiuj vortaristoj mankas kapablo rezoni.

"Memorilo" estas por mi same absurda, kiel "stomakilo".

[...]

-- 
Sergio



      

Rispondere a