Je Merkredo, la 2a de Decembro 2009EO 03:17:13EO Sergio Pokrovskij skribis: > Tamen la koncerna signifo de "memoro" (teni en sia memoro ktp) estas > absolute eksterduba kaj abunde atestita. Pli bone ol ĉiu alia. > > Tial mi konkludas ke ankaŭ la kategoria prezento de MEMOR estas > misgramatika: ĝi estas plie substantiva radiko. (Mi koncedas, ke > ankaŭ la substantiva karaktero por tiu radiko ne estas senproblema; > sed la verba karaktero estas tute maltaŭga.) - La demando, chu la aga signifo (por eviti la fushan esprimon "verba karaktero") de MEMOR- estas tauga au ne, iom devojigas nin de la fakto ke ni chi tie ja unue agnoskas la validecon de la Fundamento, kaj tie (se mi bone memoras) la radiko estas en la Universala Vortaro tradukita per etnolingvaj verboj. Do, "memoro" estas "memorado", la ago memori. La aplikokampo estas sufiche vasta, ghi iras de la pura ago al koncepto proksima al la memora parto de cerbo. Lau tio, memorilo estas gramatike simila al digestilo (por ekz-e stomako aŭ pilolo kiu helpas digestadon). Ne multe utilas debati chu la Zamenhofaj elektoj por la aga au objekta signifo de "komb-" kaj "bros-" estas taugaj au ne, kaj ankau ne chu la aga signifo de "memor-" estas tauga. Ni ja ne volas shanghi nian bazan kodon, kiel dirintus Shulco. Aŭ ĉu?
Vilhelmo Lutermano. -- Vilhelmo Lutermano aktivas ĉe "Le Monde diplomatique en Esperanto" http://eo.mondediplo.com kaj Monda Asembleo Socia (MAS) http://mas-eo.org -- Esperanto - Linukso de la lingvoj Linukso - Esperanto de la komputiloj -vl
