>>> jxeromo:
>>> mi trovas malmultajn uzojn de "blankkolumulo" kaj unu uzon de
>>> "blukolumulo" en interreto. cxu tiuj metonimioj estas viaopinie suficxe
>>> internaciaj por registro en revo?

>> Mireja 
>> Jen opinio de samlandano: tiuj vortoj al mi sonas rasisme.

> Bertilo Wennergren: 
> Rasisme? Kiel do? Kiel la koloro de ies kolumo rilatas al raso?

Unue mi devas diri ke mi ĝuste komprenis la sencon en la priparolataj 
vortoj.
Mi uzis la vorton "rasisme" en la senco "diskriminaciisme". Tiu lasta 
vorto estas kaj tro longa kaj ne uzata kaj malfacile prononcata do pro 
manko de vorto mi probable misuzis la originan sencon de la vorto "rasismo".

Evidente "blankkolumulo" kaj "blukolumulo" estas vortoj elpensitaj de 
viroj. Hodiaŭ virinoj laboras same kiel viroj en multaj landoj kaj estas 
neakcepteble en Esperanto diri "blankkolumulo" por menslaboristino  kies 
laborvesto ofte pli malkaŝas bruston ol kaŝas ĝin sub ĉemizo kun kulumo! 
Ĉu ni esperantistoj povas akcepti tian malkongruaĵon?
Manlaboristoj kaj menslaboristoj estas vortoj kiuj ĝuste diras pri kio 
temas kaj ne sonas al mi diskriminacie kiel nia franca "cols blancs" do 
kiel "blankkolumulo".
Mireja

Rispondere a