--- On Wed, 12/2/09, AV3 wrote: [...]
> Mi sugestas "klasisma," "socitavolismo," kvankam anglalingve temas > pri simpla priskribo de labormaniero. Pli klare tion esprimas "klasbatala". "Klasisma" pensigas pri io klasika aŭ klasikisma. [...] > Tamen, blukolumo estas malsufiĉe vaste konata por loko en esperanta > vortaro. Evidente blankakolum- estas same vaste konata pro asocio > kun krimo kiel kun laboro. Por rusilingvano tute malestas asociaĵo kun krimo. Krom eble pro la klasbatala malamo. Tiusence ankaŭ "burĝo" estas krimeca: "la proprieto estas ŝtelo". Do, eĉ se iom internacia forme, tamen laŭsence "blankkolumnulo" estas erariga. (Cetere, ruse oni uzas tion parolante pri anglalingvaj realaĵoj, samkiel "ŝerifo" ktp; mi neniam aŭdis ĝin rilate al ruslandaj aferoj -- kvankam evidente ni havas kaj manlaboristojn kaj oficistojn.) Ruslingve ekzistas esprimo "blankmanulo", kiu fakte indikas homon kiu ne laboras. Ĝi tamen celis ne nur (kaj eĉ ne precipe) la oficistoj, sed pure parazitajn homojn (ekz-e nobelajn bienulojn). Cetere, "la blankaj kolumoj" en la ruslanda realo estas apartaĵo de soldata uniformo: tio estas teda kaj ĝena devo de la soldatoj ĉiam lavi la blankajn kolumojn kaj ĉiutage alkudri puran al sia uniformo. Staplon da tiaj soldataj kolumnetoj vi povas vidi en la taŝeto: http://voen-torg.ru/images/product_images/popup_images/234_0.jpg (Ŝajnas, ke ĉi-jare tio iĝis abolita.) -- Sergio
