[email protected] wrote: >>>> jxeromo: >>>> mi trovas malmultajn uzojn de "blankkolumulo" kaj unu uzon de >>>> "blukolumulo" en interreto. cxu tiuj metonimioj estas viaopinie suficxe >>>> internaciaj por registro en revo? > >>> Mireja >>> Jen opinio de samlandano: tiuj vortoj al mi sonas rasisme. > >> Bertilo Wennergren: >> Rasisme? Kiel do? Kiel la koloro de ies kolumo rilatas al raso? > > Unue mi devas diri ke mi ĝuste komprenis la sencon en la priparolataj > vortoj. > Mi uzis la vorton "rasisme" en la senco "diskriminaciisme". Tiu lasta > vorto estas kaj tro longa kaj ne uzata kaj malfacile prononcata do pro > manko de vorto mi probable misuzis la originan sencon de la vorto "rasismo". >
Mi sugestas "klasisma," "socitavolismo," kvankam anglalingve temas pri simpla priskribo de labormaniero. > Evidente "blankkolumulo" kaj "blukolumulo" estas vortoj elpensitaj de > viroj. Hodiaŭ virinoj laboras same kiel viroj en multaj landoj kaj estas > neakcepteble en Esperanto diri "blankkolumulo" por menslaboristino kies > laborvesto ofte pli malkaŝas bruston ol kaŝas ĝin sub ĉemizo kun kulumo! > Ĉu ni esperantistoj povas akcepti tian malkongruaĵon? > Manlaboristoj kaj menslaboristoj estas vortoj kiuj ĝuste diras pri kio > temas kaj ne sonas al mi diskriminacie kiel nia franca "cols blancs" do > kiel "blankkolumulo". > > Abundas virinoj en ambaŭ grupoj. Temas ĝenerale pri priskribo. Tamen, blukolumo estas malsufiĉe vaste konata por loko en esperanta vortaro. Evidente blankakolum- estas same vaste konata pro asocio kun krimo kiel kun laboro. Do, ĝi estas sufiĉe vaste uzata por meriti klarigon en vortaro. Eble komparo kun blukolum- estas menciinda, kaj loko por blukolum- kun resendo al blankakolum- eblas. -- ++====+=====+=====+=====+=====+====+====+=====+=====+=====+=====+====++ ||Arnold VICTOR, New York City, i. e., <[email protected]> || ||Arnoldo VIKTORO, Nov-jorkurbo, t. e., <[email protected]> || ||Remove capital letters from e-mail address for correct address/ || || Forigu majusklajn literojn el e-poŝta adreso por ĝusta adreso || ++====+=====+=====+=====+=====+====+====+=====+=====+=====+=====+====++
