Mi tute konsentas kun Sergio: "manlaboristo" kaj "menslaboristo" (aux tre proksime "intelektulo") estas stile multe pli elegantaj en Esperanto ol la kalkeoj el la angla (en la germana oni - se entute - uzas ilin en la angla originalo, do ne pauxsas ilin).
Aliaj *stilaj* variajxoj: por manlaboristoj "batalantoj de la pugno" (ironie pro iu komunisma stultajxo el GDR), "segx-furzantoj" pejxorative por menslaboristoj. blank/blu-kolumuloj: kompreneblaj ja, sed bela Esperanto ne. Bernhard ----- Sergio: Mi konas la du esprimojn kiel paŭsaĵojn de la angla. Tamen mi mem ne uzas ilin. Normala vorto por "blukolumulo" estas "manlaboristo"; simetrie mi dirus "menslaboristo" anstataŭ "blankkolumulo" -- kvankam ĉi tiun mi ial ne trovas en Esperanto. -- Sergio
