Se know-how estas ekonomia-jura termino,
parenca al patento, kopirajto kaj komerca sekreto,
oni ne povas elpensi arbitre ion ajn.

Ni ankaux ne povas ne solvi la problemon,
cxar tio estus pruvo, ke Esperanto ne tauxgas
por juro, ekonomio, komerco.

Eble ni bezonus iun gxeneralan vorteton sen
preciza signifo (kiel "bleki, tuko, je, -um-"), 
kiu ebligus deklinacii anglajn kaj alilingvajn
terminojn en Esperanto-tekstoj. 

Ni ekzemple povas diri "monokini-vesto" aux
"jogging-sporto" aux "know-how-metodo", sed
estas demando, cxu know-how estas vere 
metodo. Tial ni bezonus iun neuxtralajxon,
kiujn ni povus simple aldoni, ekz.

acxeti tri monokini-alojn, praktiki jogging-alon,
niaj know-how-aloj estis akceptitaj ktp.

Tiu -al- ne estas propono, nur helpilo por klarigi,
kion mi celas.

Nome, oni postulas, ke mi enmetu en nian vortaron
cxehxan-Esperantan jenan esprimon:

monokini = unupeca bikino

Al mi tio sxajnas kiel "unugxiba dugxibulo".
Kiam mi provis en Guglo "monokino", tiu esprimo
jam ekzistas por speciala kinejo.

Do "monokini" estas simila problemo kiel
"know-how", kvankam cxi tie ne temas pri jura 
esprimo.

Mirek




__________ Informace od ESET NOD32 Antivirus, verze databaze 4721 (20091228) 
__________

Tuto zpravu proveril ESET NOD32 Antivirus.

http://www.eset.cz

Rispondere a