Kara Fernando, mi dankas pro via kontribuo. Mi pensas pri homoj, kiuj lernas Esperanton ne por farigxi movadanoj, nek por ludi per vortoj, sed por facile komuniki, kiel proponas niaj propagandiloj.
Se tia homo uzas iun fremdvorton, li ne faras tion por paradi, sed cxar li kutimas tiun vorton en sia gepatra lingvo kaj cxar li opnias, ke la koncerna objekto aux afero simple havas tian internacian nomon (rogalo, vikendo k.s.). Se en la lingvo jam kristaligxis kaj hejmigxis alia esprimo, la spertaj parolantoj atentigos lin pri tio (ne "vikendo", sed "semajnfino"). Sed multegaj novaj vortoj ankoraux ne havas ekvivalenton. Esperantistoj kutime atentigas la novulon, ke tia vorto ne estas en PIV nek en aliaj vortaroj, sed ne scias respondi, kiel la esprimon esperantigi gxuste. Impresas tre malserioze, se oni komencas "elpensadi" eblajn tradukojn, kiujn kompreneble neniu povas koni krom la persono, kiu ilin gxuste nun elpensas. Same malfidinde estas, se en pluraj vortaroj estas tradukoj, sed en cxiu vortaro alia traduko kaj sen helpo de tiu internacia vorto neniu ecx komprenus, ke temas pri sinonimoj. Kiu ekzemple pensus, ke "prikono - kielo - teknologio" povus esti sinonimoj, se apud cxiu el ili ne starus esprimo "know-how"? Do mi pensas pri novuloj, precipe junuloj, kiuj lernas Esperanton por facile komuniki kun aliaj junuloj, ili nature uzos diversajn nuntempajn furorajxojn (superstar, hifi, wifi, spam, hoax, phishing, hacker, casting, miss, online, ktp. ktp.) - cxu ni diru al ili, ke ili ne rajtas tiel paroli en Esperanto aux ili prefere elektu alian internacian lingvon? La diskutata "nouxhauxo" estas nur ekzemplo. Sed ni devas iel solvi, kion fari kun la tuta grupo da tiaspecaj esprimoj. En la prikomputila terminaro Komputeko oni esperantigis 7500 vortojn el la komputila fako, sed mi tre dubas, ke la auxtoroj mem memoras tiujn tradukojn, kiuj plie diferencas de la tradukoj en aliaj vortaroj. Kaj certe ekzistas miloj da novaj vortoj el aliaj fakoj (sporto, ekonomio, tekniko, amuzo), kiujn ne eblas esperantigi tiel, ke cxiuj memoru la saman esperantigon. Se ni ne trovos solvon, la homoj vere devos uziu alian internacian lingvon. Mirek ----- Original Message ----- From: Fernando Maia Jr. To: [email protected] Sent: Wednesday, January 06, 2010 10:49 PM Subject: Re: [revuloj] Know-how Kara Mirek, nur por kompletigi la diskuton, en la portugala ja ekzistas la portugaligo "nou-rau" (prononcu noŭhau, simile al la angla). Male al tio pensita de Sergio, mi facile akceptus esperantigon kiel "noŭhaŭo", kaj mi pensas, ke ĝi estas facile rekonebla al ĉiuj pro la sonsimileco kun la originalo, kiu estas sufiĉe vaste konata (kvankam mi konsentas, ke multaj povus reagi al ĝi - la esperantigo). Pluraj proponoj en tiu diskuto estas bonaj laŭ la kunteksto - scio, scipovo, kono, farscio ktp., tamen ne ĉiam la maliceto de "noŭhaŭo" aŭ io simila estus klara. Bonan laboron! Fernando 2009/12/28 Miroslav Malovec <[email protected]> Kompletigante vortaron mi venis al esprimo "know-how" kaj problemo, kiel gxin esperantigi aux trakti en Esperanto-vortaro. En Vikipedio mi trovis artikolojn en 24 lingvoj, nur Esperanto mankas. Cxiuj uzas la anglan formon, cirilaj alfabetoj en formo "nou-hxau", sole la kataluna havas "saber fer". Mi jam ricevis proponon "prikono, spertoscio", sed mi dubas pri ilia taugeco, kvankam la unuan uzas Minnaja en sia vortaro. La termino estas ofte uzata nuntempe en la senco ¨ de spirita havajxo de iu teknologio. Se mi skribus, ke "oni aplikis eksterlandan prikonon", mi dubas, ke la legantoj komprenus, pri kio temas. Mirek __________ Informace od ESET NOD32 Antivirus, verze databaze 4720 (20091227) __________ Tuto zpravu proveril ESET NOD32 Antivirus. http://www.eset.cz __________ Informace od ESET NOD32 Antivirus, verze databaze 4749 (20100106) __________ Tuto zpravu proveril ESET NOD32 Antivirus. http://www.eset.cz __________ Informace od ESET NOD32 Antivirus, verze databaze 4749 (20100106) __________ Tuto zpravu proveril ESET NOD32 Antivirus. http://www.eset.cz
