2009/12/29 Miroslav Malovec <[email protected]> > Sed aliflanke: se la tuta mondo nomas la unupecan > bankostumon "monokino", kial gxuste lingvo > ambicianta igxi internacia, elpensu novan nomon, > kiun neniu uzas? >
Nu, tio estas troigo, ke la tuta mondo nomas gxin "monokini". :) Mi ecx ne memoras auxdi tiun vorton antauxe en la angla. Mi kutimas auxdi kaj diri angle "one piece bathing suit" kaj "one piece swimsuit" (unupeca bankostumo). Pri unupeca bikino: Kvankam "bi" en bikini ne signifas "du", por mi "unupeca bikino" ja sonas strange, iom kiel "unurada biciklo", cxar en reala sxajnas ke difinia parto de bikino estas ke unu peco kovras la mamojn kaj alia peco kovras la pubon/pugon/ktp. Unupeca vestajxo ne sxajnas esti bikino, cxar tute mankas la cxefa eco de tiu vestajxo, kiel mi komprenas gxin. amike russ
