2010/1/6 Russ Williams <[email protected]> > > > ??? Mi ne kaptas ian malicetan nuancon en la angla esprimo "know-how". > > mirigite, > russ >
Saluton, Russ! Pardonu, eble mi ne uzis la ĝustan vorton aŭ eble mi vidas la terminon alie pro la maniero, kiel oni ofte uzas ĝin en Brazilo. La termino en Brazilo ofte rilatas al speciala scio apartenanta al unu homo/grupo rilate al aliaj, kiuj ne havas ĝin (ĝi estas do speciala nur pro tio). Pri la aliaj aferoj diskutataj, mi konsentas. Enkonduko de nova radiko estas preskaŭ ĉiam polemika kaj plurebleca. Amike, Fernando
