2010/1/6 Fernando Maia Jr. <[email protected]>

>
>
> Kara Mirek,
>
> nur por kompletigi la diskuton, en la portugala ja ekzistas la portugaligo
> "nou-rau" (prononcu noŭhau, simile al la angla).
>
> Male al tio pensita de Sergio, mi facile akceptus esperantigon kiel
> "noŭhaŭo", kaj mi pensas, ke ĝi estas facile rekonebla al ĉiuj pro la
> sonsimileco kun la originalo, kiu estas sufiĉe vaste konata (kvankam mi
> konsentas, ke multaj povus reagi al ĝi - la esperantigo).
>

Gxin sonas simile sed aspektas tute alie. Sen klara kunteksto, mi erare
supozus (pro malofteco de "oux" en Esperanto) ke estas ia esperantigo de ia
speciala cxina vorto aux simile, simila al la fojfoje vidata "touxfuo"
(tofuo, soykazeo). Por mi estas iom absurde imagi ke oni esperantigus
"know-how" rekte tiel. Estus kvazaux vidi "uxikendo" (de angla "weekend")
por "semajnfino".


http://www.merriam-webster.com/dictionary/Know-how
http://dictionary.reference.com/browse/know-how

Simple temas pri scio kiel fari ion; scipovo; talento; sperto; kapablo; ktp.
Oni certe ne bezonas novan radikon por esprimi tiajn konceptojn en
Esperanto.

Kiam iu vorto havas plurajn nuancojn, simple traduku la specifan signifon
kiun vi bezonas. Esperanto (kaj same pri iu ajn alia lingvo) ne bezonas havi
unuopan vorton kiu esprimas cxiun difinon de iu specifa vorto de alia
lingvo.



> Pluraj proponoj en tiu diskuto estas bonaj laŭ la kunteksto - scio,
> scipovo, kono, farscio ktp., tamen ne ĉiam la maliceto de "noŭhaŭo" aŭ io
> simila estus klara.
>
>
??? Mi ne kaptas ian malicetan nuancon en la angla esprimo "know-how".

mirigite,
russ

Rispondere a