Marc bonvolu ne nomi Mirejan (alinome Mireille) per "Mirejo". Mi tre malŝatas...
Dum mi faris la konvertiĝon de viaj SVG-bildoj al GIF-bildoj mi malkovris la bildojn. Kia laboro vi faris! Gratulon! Mi finis la konvertadon do mi esperas ke ĉiuj povos ricevi la bildojn anstataŭ malplenan rektangulon aŭ longan nekompreneblan signosekvon. Ankaŭ mi ne komprenas kial Firefox ne donas la eblon legi la svg-bildojn. Probable por pli sekurigi la retumadon de siaj uzantoj, kiel scii? jen la adreso por trovi la bildojn en formato GIF. www.corobu.com/svgalgif/ Ĝi ne tro pezas en mia paĝaro tamen mi ne volas konservi la kreitan dosieron en mia priorigamia TTT-ejo do mi viŝos kiam oni diros al mi ke mi povas viŝi. Mireja PS: Ŝajnas ke dum mi skribas estas novaj afiŝoj, mi iras ilin legi
