Je 1/17/10, Bertilo: > Russ Williams wrote: [...]
>> Li persvadis/konvinkis sxin, ke dio ne ekzistas. > La[ŭ] mi tie eblas nur "konvinkis". Mi povas imagi tian frazon kun "persvadis" -- tamen kun nuanco iom ironia. Oni povas akcepti ian opinion ne sekve de konscia juĝo, sed pro motivoj senraciaj -- ekz-e pro longa kaj impona ripetado, aŭ pro emocio. Ekz-e "Ŝi lasis sin persvadi, ke Dio ekzistas, ke ĉio estas riparebla, ke ĉio okazis kiel eble plej bone". "La reklamo persvadis lin, ke XXX estas la plej bona varo en la mondo". "Ŝi sukcesis persvadi sin, ke ĉio ne estas perdita, ke ŝi ankoraŭ povas venki". Ne temas pri ago, temas pri ŝanĝita vidpunkto aŭ aprezo de la situacio. Precipe ofte oni povas persvadi infanon (ekz-e konsoli aŭ trompi). Aliflanke, ne temas pri firma kaj pripensita konvinko, temas pri malfirma opinio, kiu povas facile ŝanĝiĝo -- kiel la humoro. -- Sergio
