hmm, mi chiam pensis, ke la unuobla vorto 'konsentigi' pausas la dusencecon de la baza vorto 'konsenti', kaj ke la distingo 'persvadi'/ 'konvinki' estus la loko, kiu forigus tiun dusencecon.
sed viaj ekzemploj, sergio, estas.. konsentigaj. mi devos cerbumi plu, kaj se mi havos rezultojn, mi diros ilin al la listo. amike probal Probal Dasgupta Linguistic Research Unit Indian Statistical Institute 203 B.T. Road Kolkata 700108, India tel. +91-9831815042 ________________________________ From: Sergio Pokrovskij <[email protected]> To: [email protected] Sent: Mon, January 18, 2010 10:01:43 AM Subject: Re: [revuloj] Persvadi Je 1/17/10, Bertilo: > Russ Williams wrote: [...] >> Li persvadis/konvinkis sxin, ke dio ne ekzistas. > La[ŭ] mi tie eblas nur "konvinkis". Mi povas imagi tian frazon kun "persvadis" -- tamen kun nuanco iom ironia. Oni povas akcepti ian opinion ne sekve de konscia juĝo, sed pro motivoj senraciaj -- ekz-e pro longa kaj impona ripetado, aŭ pro emocio. Ekz-e "Ŝi lasis sin persvadi, ke Dio ekzistas, ke ĉio estas riparebla, ke ĉio okazis kiel eble plej bone". "La reklamo persvadis lin, ke XXX estas la plej bona varo en la mondo". "Ŝi sukcesis persvadi sin, ke ĉio ne estas perdita, ke ŝi ankoraŭ povas venki". Ne temas pri ago, temas pri ŝanĝita vidpunkto aŭ aprezo de la situacio. Precipe ofte oni povas persvadi infanon (ekz-e konsoli aŭ trompi). Aliflanke, ne temas pri firma kaj pripensita konvinko, temas pri malfirma opinio, kiu povas facile ŝanĝiĝo -- kiel la humoro. -- Sergio
