Mireja: >France: >"Descends du vélo! (patro ordonas al la infano)" = "Debiciklu!" >"Tu es descendu du vélo? (patro demandas la infanon)" = "Cxu vi >debicikligxis?".
Mi ne komprenas, kial ne uzi la saman verbon en ambaux okazoj. La diferenco inter la du frazoj kusxas en la tempoj, ja en la dua oni demandas pri rezulto de pasinta ago, sed oni por tio kutime uzas pasintan tempon: "Supreniru al la dormocxambro! Cxu vi supreniris?". >Temante pri biciklaj aferoj sencas la jenaj verboj: >debicikligxi: ne plu esti sur la biciklo La difino ne tauxgas en prezenco: "mi debicikligxas" ne povas signifi "mi ne plu estas sur la biciklo". Sxajnas al mi, ke pli bona difino estas "cxesi rajdi biciklon". "Cxesi" estas neuxtrala rilate intencecon >debicikli: agi por ne plu esti sur la biciklo Pri la formo "debicikli" mi ne konsentas, sed komprenas la intencitan signifon, kiun eblas transdoni ankaux per "cxesigi sian rajdadon de biciklo" (do kun romsenco de intenceco). >debicikli de: bicikli de iu loko Nu, tio estas efektive ebla signifo, tamen kun limigita utilo, kaj eble tial ne uzata. >Ne gravas ke Äi tie neniu akceptas kompreni ke eble biciklado ne sekvas >aliajn veturadajn modelojn :-). Precipe mi ne "akceptas kompreni", kiel "debicikli" povus havi la signifon, kiun vi deziras atribui al gxi. Kore, Marc
