Sergio:

"Rezultato" estas vorto arkaika.
"Vipero" estas rampula naturismaĵo. Mi ne memoras ĝiajn uzojn ĉe
respektindaj aŭtoroj.
En iuj teĥnikaj uzoj "kurta" estas kutima, tamen ĝia uzo komunlingva
impresas malagrable.
Simile pri "liva".
"Mava" por mi simple ne estas vorto de Esperanto.
"Turpa"n mi renkontis solfoje ĉe Kaloĉajo -- ĝi ne estas normala vorto
de Esperanto, ĝi estas ĵargonaĵo uzata de malbonaj poetoj.

Mi tute samopinias. Ankaŭ "kurta" ne estas Esperanto, laŭ mi!

Pri "hospitalo" ekzistas diversaj uzoj. PV donas al ĝi tute alian
sencon ol PIV. Mi mem neniam uzas "hospitalo"n, kaj verdire ne certas
pri ĝia signifo en la buŝo de aliaj.

Mi daŭre aŭdas ĝin precize kiel naturisman samsignifan esprimon de "malsanulejo".

Amike

Renato


Rispondere a