2010/4/27, Bertilo Wennergren <[email protected]>:
> Russ Williams skribis:

>> 2010/4/26 pistike65 <[email protected]>:
>>> Cxu povas ekzisti du malsamaj vortoj kun signifo sama?
>> [...]
>> rezulto kaj rezultato?
>> vipero kaj vipuro?
>> kurta kaj mallonga?
>> liva kaj maldekstra?
>> mava kaj malbona?
>> turpa kaj malbela?
>> miriado kaj multego?
>> astrologo kaj astrologiisto? geologo kaj geologiisto? ktp ktp
>> poeto kaj poemisto kaj poeziisto?
>> malsanulejo kaj hospitalo? (Nu iuj diras ke hospitalo estas specifa
>> speco de malsanulejo, dum aliaj diras ke ili samas, do kiu scias.)

> Klare ili samas.

Ili ne tute samas.  Inter ili estas pli aŭ malpli granda diferenco
stila, kiu karakterizas la personon kiu uzas iun el la du paranoj.
Mi parolos pri mia percepto persona:

"Rezultato" estas vorto arkaika.

"Vipero" estas rampula naturismaĵo.  Mi ne memoras ĝiajn uzojn ĉe
respektindaj aŭtoroj.

En iuj teĥnikaj uzoj "kurta" estas kutima, tamen ĝia uzo komunlingva
impresas malagrable.
Simile pri "liva".

"Mava" por mi simple ne estas vorto de Esperanto.

"Turpa"n mi renkontis solfoje ĉe Kaloĉajo -- ĝi ne estas normala vorto
de Esperanto, ĝi estas ĵargonaĵo uzata de malbonaj poetoj.

"Miriado" estas fremdvorto, rilata al la greka antikveco, kiu signifas
"dek mil".  Priskribante realaĵojn mongolajn mi eble uzus samsence la
terminon "tumano" (interalie militista trupunuo el 10000 homoj).

"Astrologiisto" ktp atestas pri iom da salutinda atento al la lingva
kohero.

"Poemo" estas tikla vorto malsame komprenata.  La malriĉaj okcidentaj
lingvoj surprize malhavas vorton por grandforma poezia ĝenro, kaj ĉian
ajn versaĵon nomas "poemo".  Stranga malriĉeco.  Estas kiel ĉian ajn
muzikpecon nomi "simfonio".

Pri "hospitalo" ekzistas diversaj uzoj.  PV donas al ĝi tute alian
sencon ol PIV.  Mi mem neniam uzas "hospitalo"n, kaj verdire ne certas
pri ĝia signifo en la buŝo de aliaj.


--
Sergio

Rispondere a