Mi dirus ke Renato foje emas tro kurte respondi / tro mallonge reagi; ofte mi volonte legus pli da argumentoj subtenantaj liajn tezojn / asertojn / preferojn. Problemo estas ke mi foje ne konsentas ech pri la premisoj; ekzemple por mi fundamenteco de radiko ne sonas kiel io aparte grava.
amike Istvan Ertl --- In [email protected], Renato Corsetti <renato.corse...@...> wrote: > > Bernhard Pabst: > > > > SED pri Corsetti tiel ne estas. Li ja ne volas diskuti per argumentoj > > (cxar > > preskaux neniam li donas iujn), sed misuzas tiun forumon (same kiel > > multajn > > aliajn) por propagandi sian lingvo-reformon. Cxu ni konsentas ke liaj > > fakaj > > kontribuoj estas preskaux nulaj? Se jes, kial vi entute rigardas lin > > serioza > > diskutanto? > > > Kara Bernhard, Äar vi havas senfinan aliron al sciencaj artikoloj, > bonvolu trovi unu artikolon, kiu parolas pri la maniero debati, kaj > respondu per ideoj al ideoj. > > Mia ideo, ne reformo, estas, ke ni devas klopodi teni Esperanton same > simpla kaj senescepta, kia Äi estis en la Fundamento. > > Kiu estas via ideo? > > Amike > > Renato >
