Dankon pro la informoj, Arnold, sed (almenaŭ por mi) la teksto estis
tre bone dismaĉita de ies maŝino. Jen, mi esperas, pli facile legebla
versio de la komentoj de Pokrovskij pri "default"
defaŭlt·o [SPIV], persilentaĵo —
Valoro aŭ ago uzenda aŭ plenumenda se alio ne estas malimplice
indikita. Kp pravalorizi, agordi, ŝlosilvorta parametro.
Rim. Oni ne konfuzu defaŭlton kun implica
difino; ekz-e, apero de nedeklarita variablonomo en dosiermalferma
ordono povas esti implica indiko ke la variablo havas dosieran tipon;
simile pri implica deklaro de (ekstera) funkcinomo per ĝia apero en
funkcivoko.
Fil. Eblaj alternativoj: apriora, pormanka; aŭ, imitante la
rusan terminon, persilenta, persilentaĵo (ago aŭ atribuo kiu aktualiĝas
se alio ne estas dirita, t.e. per la fakto ke la program[ist]o silentis
pri ĝi; kp la esprimon «laŭ nia silenta interkonsento» — cetere,
Zamenhofan). — Eblas misanalizo de-faŭlt-o (faŭlto estas termino
geologia).
Angle: default
Pole: domyślne
Ruse: умолчание
Laŭ la komentoj, oni povus kredi, ke eĉ Pokrovskij malestimas la vorton
"defaŭlto", malgraŭ la fakto, ke li ja indikas ĝin kiel tradukon de la
angla "default".
Ĉu aliaj opinioj?
Tim
|
signature.asc
Description: OpenPGP digital signature