-----BEGIN PGP SIGNED MESSAGE-----
Hash: SHA1

On 10 May 2007, at 08:27, Yves Nevelsteen wrote:

Jen bazo por iom da diskutado pri uzataj terminoj :-)

Pattern = motivo <-> ŝablono
Oni miksas la du en OOoEoTerminaro
Ĉu "ŝablono" ne ĉiam signifas "template"?

La problemo estas la angla vorto "pattern" -- estas ege malfacile trovi tradukon en multaj lingvoj, ne nur en Esperanto. La senco estas tiom larĝa, ke ĝi facile povas havi kvinon aŭ dekon da tradukoj laŭ la kunteksto, sen ajna atentinda problemo.

Interactive = interaktiva <-> interaga
en \uui\source.po oni uzas "interaktiva". Laŭ PIV kaj ReVo estu "interaga".
Ĉu? (ne aperas en OOoEoTerminaro)

Mi preferas "interaga".

Graphics = grafiko <-> grafikaĵoj <-> bildoj
La tri formoj aperas en OOoEoTerminaro, ĉu ni traduku "graphics" kiel
"grafiko" kaj "graph" kiel "grafikaĵo"? (vidu
http://reta-vortaro.de/revo/art/grafik.html#lng_en)

"Graphics" estas iom plursenca vorto en la angla. Ĝi povas esti la pluralo de "graphic", ("add graphics to gallery", "copy local graphics to internet") kaj tiam oni traduku ĝin kiel "grafikaĵojn", sed foje ĝi estas kvazaŭ-sinonimo de "video" ("graphics card") aŭ "bilda" ("graphics mode").

Browser = TTT-legilo <-> retumilo, Web page = TTT-paĝo <-> retpaĝo
Laŭ mi nuntempe "retumilo" estas pli kutima ol "TTT-legilo" kiel traduko por
"browser".

Mi ankoraŭ preferas la vorton "TTT-legilo", ĉar "web browser" estas specife kaj precize tio. Mi umas rete per SVN-kliento, IRC-kliento, retmesaĝilo, ktp. do tiuj ĉiuj estas "retumiloj". Ni ne konfuzu "interreto" kun "TTT", eĉ se tio estas sufiĉe ofta eraro.

Kaj "retpaĝo" pli kutima ol "TTT-paĝo" por "Web page".

Prave, sed tio ne nepre kontraŭdiras tion, kion mi diras ĉi supre.

En Komputeko troviĝas similaj tradukoj kun "ret-": retejo, retkamerao,
retelsendi (webcast), retseminario, retkesto (webmail), retservilo,
retbutiko, retrevuo (webzine), retumejo (internet café)

"retumejo"n mi trovas tiom ĝenerala, ke mi apenaŭ povas diveni pri kio temas.

retkaptejo (hotspot), retpirato, retpoŝto, retmesaĝo, retumi

Same, se mi partoprenas IRC-diskuton, ĉu mi retumas? Laŭ mi jes, sed tio ne kongruas kun la difino de "retumilo" kiel "browser".

retbabili, retbabilejo, retbankumado, retlibrejo, retkomerco, reta lernado, retpoŝtilo, retkonekto, retumanto, retaliro, retkonekto, rettelefono, retservo, retmoroj,
retland(an)o, enreta konservado (online storage) ;-)

Ĉiujn aliajn terminojn mi komprenas kaj ne malaprobas.

Mi citas ankaŭ Bertilo-n el Vikipedio: "Per retumilo oni aliras la
*Reton*(= la Interreton), kaj tio inkluzivas ankaŭ retpoŝton,
novaĵgrupojn kaj
multajn aliajn aferojn. Per "TTT-legilo" oni aliras (principe) nur la TTT-on
(la Tut-Teran Teksaĵon), kiu estas nur unu parto de la Interreto.
Kompreneble hodiaŭ multaj programoj ofte nomataj simple "TTT- legilo", vere
kapablas multon plian ol nur legi la TTT-on."

Ho bone, Bertilo konsentas kun mi.  :o)

Access = atingi <-> aliri
Mia amiko Lode Van de Velde atentigis min ke atingi domon <> aliri domon; li do konsilas ankaŭ por "access" uzi la tradukon "aliri" kaj ne "atingi". Mi
ne certas.

Kio precize estas la malsamo inter "atingi domon" kaj "aliri domon"? Laŭ mia kompreno, se oni atingas ion, oni sukcese tie alvenas, sed "aliri" estas simple "iri en direkto, laŭ kiu oni eventuale atingus" la domon.

Se mi ne eraras pri tio, mi dirus, ke "internet access" signifas "atingo al interreto" (t.e. sukcesa 'alveno' al interreto) ne simple paŝoj en tiu direkto.

Drag mode = ŝovmodo <-> ŝovreĝimo
"Mode" ĉiam tradukiĝu kiel "reĝimo", ĉu?

Jes.

Dummy = falsa <-> formala
En OOoEoTerminaro aperas "falsa". Sed "dummy text" ne estas falsa teksto, ĉu? KompLeks konsilas "formala", ĉu ni uzu tion? (mi ankoraŭ ne trovis pli
taŭgan alternativon)

Eble "ŝablona teksto", se temas pri provizita, prefarita teksto, kiu rolas nur por montri kie sidos la teksto, aŭ kiel ĝi aspektos.

Global settings = malloka agordaro??
global = malloka aŭ globala? Laŭ mi globala = loka + malloka, ĉu?

Ho, mi neniam pensis pri tio. Ĉu "globala" estas esperanta vorto, sufiĉe vasta rekonata?

Cxu post "/" majusklo aux ne? (TTT-pagxo/retposxto versus Lando/ Sxtato en \sw\source\ui\envelp.ui) Mi ne certas kiu formo estas preferinda, sed laŭ mi
gravas elekti kaj unuecigi.

Mi dirus, ke jes, ni konservu la majusklon en tiuj kazoj. Ĉu ĉiuj konsentas?

Por fini, pri OOoEoTerminaro
  - ĉu estas aŭtomate kompilita listo?

Jes, la listo venas origine de Sun. Laŭ mia kompreno, ĝi enhavas ĉiun anglan vorton, kiu aperis en la interfaco de la tiam aktuala versio de OOo, sen tro da ripetoj.

Tamen, la menciita "aktuala" versio estis antaŭ la 1.0, do nun tre tre malnova.

  - ĉu mi rajtas en ĝi samkiel en la aliaj dosieroj fari modifojn
(ekzemple anstataŭi "retro" per "reen") kaj aldoni eventuale mankantajn
  terminojn?

La *rolo* de la terminaro estas tiu de aŭtoritata terminologia referenco por la traduklaboro de la skipo, do mi respondas "jes" al via du demandoj -- jes, vi rajtas (fakte devus) fari ŝanĝojn en ĝi *kiujn ni diskutis kaj aprobis en tiu ĉi listo*, kaj vi rajtas aldoni mankantajn vortojn kaj tradukojn.

Dankon pro la tre trafaj demandoj.  :o)


Tim



-----BEGIN PGP SIGNATURE-----
Version: GnuPG v1.4.5 (Darwin)

iD8DBQFGQxsi4qQfaYPSZYwRAmVAAKDCILSzz5YHXM6uRpXhjL6FKjGA9QCfa2vp
tK6gByp0x1w5y2IhpAsuodw=
=b9lM
-----END PGP SIGNATURE-----

---------------------------------------------------------------------
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

Reply via email to