Tim,

dankon pro via respondo. Mi ĝisdatigis OOoEoTerminaro.po aldonante interalie
"interaga", "ŝovreĝimo" kaj "reen".

"global settings": "globala" ne estas en PIV. Chuck Smith uzis "globalaj
agordoj" en traduko de la retejo de TEJO kaj tradukantoj de Plone elektis
"globala agordo". Mi ne bone scias kio plej taŭgus. Sed certe ne taŭgas
"malloka agordaro".

Yves

2007/5/10, Tim Morley <[EMAIL PROTECTED]>:

-----BEGIN PGP SIGNED MESSAGE-----
Hash: SHA1

On 10 May 2007, at 08:27, Yves Nevelsteen wrote:

> Jen bazo por iom da diskutado pri uzataj terminoj :-)
>
> Pattern = motivo <-> ŝablono
> Oni miksas la du en OOoEoTerminaro
> Ĉu "ŝablono" ne ĉiam signifas "template"?

La problemo estas la angla vorto "pattern" -- estas ege malfacile
trovi tradukon en multaj lingvoj, ne nur en Esperanto. La senco estas
tiom larĝa, ke ĝi facile povas havi kvinon aŭ dekon da tradukoj
laŭ la kunteksto, sen ajna atentinda problemo.

> Interactive = interaktiva <-> interaga
> en \uui\source.po oni uzas "interaktiva". Laŭ PIV kaj ReVo estu
> "interaga".
> Ĉu? (ne aperas en OOoEoTerminaro)

Mi preferas "interaga".

> Graphics = grafiko <-> grafikaĵoj <-> bildoj
> La tri formoj aperas en OOoEoTerminaro, ĉu ni traduku "graphics" kiel
> "grafiko" kaj "graph" kiel "grafikaĵo"? (vidu
> http://reta-vortaro.de/revo/art/grafik.html#lng_en)

"Graphics" estas iom plursenca vorto en la angla. Ĝi povas esti la
pluralo de "graphic", ("add graphics to gallery", "copy local
graphics to internet") kaj tiam oni traduku ĝin kiel "grafikaĵojn",
sed foje ĝi estas kvazaŭ-sinonimo de "video" ("graphics card") aŭ
"bilda" ("graphics mode").

> Browser = TTT-legilo <-> retumilo, Web page = TTT-paĝo <-> retpaĝo
> Laŭ mi nuntempe "retumilo" estas pli kutima ol "TTT-legilo" kiel
> traduko por
> "browser".

Mi ankoraŭ preferas la vorton "TTT-legilo", ĉar "web browser" estas
specife kaj precize tio. Mi umas rete per SVN-kliento, IRC-kliento,
retmesaĝilo, ktp. do tiuj ĉiuj estas "retumiloj". Ni ne konfuzu
"interreto" kun "TTT", eĉ se tio estas sufiĉe ofta eraro.

> Kaj "retpaĝo" pli kutima ol "TTT-paĝo" por "Web page".

Prave, sed tio ne nepre kontraŭdiras tion, kion mi diras ĉi supre.

> En Komputeko troviĝas similaj tradukoj kun "ret-": retejo,
> retkamerao,
> retelsendi (webcast), retseminario, retkesto (webmail), retservilo,
> retbutiko, retrevuo (webzine), retumejo (internet café)

"retumejo"n mi trovas tiom ĝenerala, ke mi apenaŭ povas diveni pri
kio temas.

> retkaptejo (hotspot), retpirato, retpoŝto, retmesaĝo, retumi

Same, se mi partoprenas IRC-diskuton, ĉu mi retumas? Laŭ mi jes, sed
tio ne kongruas kun la difino de "retumilo" kiel "browser".

> retbabili, retbabilejo, retbankumado, retlibrejo, retkomerco, reta
> lernado, retpoŝtilo, retkonekto, retumanto, retaliro, retkonekto,
> rettelefono, retservo, retmoroj,
> retland(an)o, enreta konservado (online storage) ;-)

Ĉiujn aliajn terminojn mi komprenas kaj ne malaprobas.

> Mi citas ankaŭ Bertilo-n el Vikipedio: "Per retumilo oni aliras la
> *Reton*(= la Interreton), kaj tio inkluzivas ankaŭ retpoŝton,
> novaĵgrupojn kaj
> multajn aliajn aferojn. Per "TTT-legilo" oni aliras (principe) nur
> la TTT-on
> (la Tut-Teran Teksaĵon), kiu estas nur unu parto de la Interreto.
> Kompreneble hodiaŭ multaj programoj ofte nomataj simple "TTT-
> legilo", vere
> kapablas multon plian ol nur legi la TTT-on."

Ho bone, Bertilo konsentas kun mi.  :o)

> Access = atingi <-> aliri
> Mia amiko Lode Van de Velde atentigis min ke atingi domon <> aliri
> domon; li
> do konsilas ankaŭ por "access" uzi la tradukon "aliri" kaj ne
> "atingi". Mi
> ne certas.

Kio precize estas la malsamo inter "atingi domon" kaj "aliri domon"?
Laŭ mia kompreno, se oni atingas ion, oni sukcese tie alvenas, sed
"aliri" estas simple "iri en direkto, laŭ kiu oni eventuale atingus"
la domon.

Se mi ne eraras pri tio, mi dirus, ke "internet access" signifas
"atingo al interreto" (t.e. sukcesa 'alveno' al interreto) ne simple
paŝoj en tiu direkto.

> Drag mode = ŝovmodo <-> ŝovreĝimo
> "Mode" ĉiam tradukiĝu kiel "reĝimo", ĉu?

Jes.

> Dummy = falsa <-> formala
> En OOoEoTerminaro aperas "falsa". Sed "dummy text" ne estas falsa
> teksto,
> ĉu? KompLeks konsilas "formala", ĉu ni uzu tion? (mi ankoraŭ ne
> trovis pli
> taŭgan alternativon)

Eble "ŝablona teksto", se temas pri provizita, prefarita teksto, kiu
rolas nur por montri kie sidos la teksto, aŭ kiel ĝi aspektos.

> Global settings = malloka agordaro??
> global = malloka aŭ globala? Laŭ mi globala = loka + malloka, ĉu?

Ho, mi neniam pensis pri tio. Ĉu "globala" estas esperanta vorto,
sufiĉe vasta rekonata?

> Cxu post "/" majusklo aux ne? (TTT-pagxo/retposxto versus Lando/
> Sxtato en
> \sw\source\ui\envelp.ui) Mi ne certas kiu formo estas preferinda,
> sed laŭ mi
> gravas elekti kaj unuecigi.

Mi dirus, ke jes, ni konservu la majusklon en tiuj kazoj. Ĉu ĉiuj
konsentas?

> Por fini, pri OOoEoTerminaro
>   - ĉu estas aŭtomate kompilita listo?

Jes, la listo venas origine de Sun. Laŭ mia kompreno, ĝi enhavas
ĉiun anglan vorton, kiu aperis en la interfaco de la tiam aktuala
versio de OOo, sen tro da ripetoj.

Tamen, la menciita "aktuala" versio estis antaŭ la 1.0, do nun tre
tre malnova.

>   - ĉu mi rajtas en ĝi samkiel en la aliaj dosieroj fari modifojn
>   (ekzemple anstataŭi "retro" per "reen") kaj aldoni eventuale
> mankantajn
>   terminojn?

La *rolo* de la terminaro estas tiu de aŭtoritata terminologia
referenco por la traduklaboro de la skipo, do mi respondas "jes" al
via du demandoj -- jes, vi rajtas (fakte devus) fari ŝanĝojn en ĝi
*kiujn ni diskutis kaj aprobis en tiu ĉi listo*, kaj vi rajtas aldoni
mankantajn vortojn kaj tradukojn.

Dankon pro la tre trafaj demandoj.  :o)


Tim



-----BEGIN PGP SIGNATURE-----
Version: GnuPG v1.4.5 (Darwin)

iD8DBQFGQxsi4qQfaYPSZYwRAmVAAKDCILSzz5YHXM6uRpXhjL6FKjGA9QCfa2vp
tK6gByp0x1w5y2IhpAsuodw=
=b9lM
-----END PGP SIGNATURE-----

---------------------------------------------------------------------
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]


Reply via email to