Tim Morley:
On 10 May 2007, at 08:27, Yves Nevelsteen wrote:
Mi preferas "interaga".
Ankaŭ mi.
Access = atingi <-> aliri
Mia amiko Lode Van de Velde atentigis min ke atingi domon <> aliri
domon; li
do konsilas ankaŭ por "access" uzi la tradukon "aliri" kaj ne
"atingi". Mi
ne certas.
Kio precize estas la malsamo inter "atingi domon" kaj "aliri domon"? Laŭ
mia kompreno, se oni atingas ion, oni sukcese tie alvenas, sed "aliri"
estas simple "iri en direkto, laŭ kiu oni eventuale atingus" la domon.
Estas tamen diferenco. "Atingo" signifas fakton (iu efektive atingas),
dum "aliro" kutime signifas nuran _eblon_. Se "ekzistas" atingo de
la Reto, tiam efektive oni komunikas iel kun la Reto. Sed se ekzistas
aliro al la Reto, tiam ekzistas nura eblo de komunikado (la kanalo
ekzistas preta por uzo, sed eble oni ĝin ne uzas). Certe estas nura
konvencio, ke "aliro" havas tian signifon. Devus esti "alireblo", sed
ial "aliro" uziĝas por tio. Sed "atingo" ne ekhavis tian specialan
signifon.
Jam ĉe Zamenhof estis tiel:
"En kio konsistas la unua premio?" demandis la lumbriko, kiu estis
tro longe dorminta kaj nur nun alvenis. "En libera aliro al brasika
ĝardeno!"
Almenaŭ mi tiel interpretas la aferon...
Se mi ne eraras pri tio, mi dirus, ke "internet access" signifas "atingo
al interreto" (t.e. sukcesa 'alveno' al interreto) ne simple paŝoj en
tiu direkto.
Laŭ mi temas pri eblo atingi la Interreton. Eble oni neniam Interretas,
sed tamen havas "Internet access".
Dummy = falsa <-> formala
En OOoEoTerminaro aperas "falsa". Sed "dummy text" ne estas falsa teksto,
ĉu? KompLeks konsilas "formala", ĉu ni uzu tion? (mi ankoraŭ ne trovis
pli taŭgan alternativon)
Eble "ŝablona teksto", se temas pri provizita, prefarita teksto, kiu
rolas nur por montri kie sidos la teksto, aŭ kiel ĝi aspektos.
Ne malbone. Ĵus venis al mi en la kapon la propono "ŝtopa (teksto)".
Sed eble "provizora" trafas sufiĉe ĝuste.
Ankaŭ eblas la "genia" solvo "duma"!! Unu el la signifoj de "duma"
estas "provizora, intertempa"!!! (Tio estas preskaŭ same bona kiel
mia iama harstariga propono "arejo" por "array". Ja temas pri ia
ejo [nu eble pli ĝuste ujo...] por aro!)
Global settings = malloka agordaro??
global = malloka aŭ globala? Laŭ mi globala = loka + malloka, ĉu?
Ho, mi neniam pensis pri tio. Ĉu "globala" estas esperanta vorto, sufiĉe
vasta rekonata?
"Globala" ne estas (bona) Esperanta vorto. Ĉu ne taŭgas "ĝenerala"?
Cxu post "/" majusklo aux ne? (TTT-pagxo/retposxto versus Lando/Sxtato en
\sw\source\ui\envelp.ui) Mi ne certas kiu formo estas preferinda, sed
laŭ mi gravas elekti kaj unuecigi.
Mi dirus, ke jes, ni konservu la majusklon en tiuj kazoj. Ĉu ĉiuj
konsentas?
Diablo scias...
--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>
---------------------------------------------------------------------
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]