Tim Morley:

Ho, jes, prave. :-\ Hieraŭ mi (re)malkovris alian -- mallongigo "CI" por "chapter info", kiun mi ŝatus lasi kiel "CXI" kaj ne "ĈI", por ke iu ajn uzanto povu tajpi ĝin.

Tio estas inda, sed tiam mi volas forte pledi por "CHI". En tia okazo
ni elektas surogatan sistemon por _ĉiuj_, kaj tiam estas pli sekure
resti ĉe la H-sistemo, ĉar ĝi estas oficiala. Oni ja povas riproĉi al
ni, se ni elektos la X-sistemon, sed ne multe se ni elektos la Fundamentan H-sistemon. Normale ĉiu ajn povas elekti por si mem, sed
ĉi-okaze ni elektas por la tuta mono. Tiam indas elekti la plej
ne-riproĉeblan vojon.

Ĉiukaze, la via certe estas escepto, kaj ni devas trovi manieron eviti tiun ŝanĝon. Se mi kontrolus la sekvan signon, kaj farus la ŝanĝon al ĉapelo nur se ĝi ne estas 'W' aŭ 'w', mi kredas, ke tio devus funkcii... sed ne :o( ĉar estas ankaŭ ".sxc", ".sxi" kaj aliaj. :o(

Vi povas aldoni escepton por "w" kaj ankaŭ por "c", ĉar apenaŭ iu ajn Esperanta vorto havas ĉapelan literon sekvatan de "c". Tio ne solvos
ĉion, sed almenaŭ iom kontribuos.

--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

---------------------------------------------------------------------
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

Reply via email to