-----BEGIN PGP SIGNED MESSAGE-----
Hash: SHA1

On 10 May 2007, at 16:13, Bertilo Wennergren wrote:

Tim Morley:
Mi preferas "interaga".
Ankaŭ mi.

Do bone, "interaga" estas elektita.

"Atingo" signifas fakton (iu efektive atingas),
dum "aliro" kutime signifas nuran _eblon_.

Do, "interretaliro" por "internet access", kaj mi supozas, ke ankaŭ plej multaj aliaj uzoj de "access" uzos "aliro"n.

Dummy = falsa <-> formala
En OOoEoTerminaro aperas "falsa". Sed "dummy text" ne estas falsa teksto, ĉu? KompLeks konsilas "formala", ĉu ni uzu tion? (mi ankoraŭ ne trovis pli taŭgan alternativon)

Eble "ŝablona teksto", se temas pri provizita, prefarita teksto, kiu rolas nur por montri kie sidos la teksto, aŭ kiel ĝi aspektos.

Ne malbone. Ĵus venis al mi en la kapon la propono "ŝtopa (teksto)". Sed eble "provizora" trafas sufiĉe ĝuste. Ankaŭ eblas la "genia" solvo "duma"!!

Ho jes, mi ŝatas "ŝtopan tekston" -- tio tre bone montras la funkcion de tiu teksto.

(Tio estas preskaŭ same bona kiel mia iama harstariga propono "arejo" por "array". Ja temas pri ia ejo [nu eble pli ĝuste ujo...] por aro!)

Tio estas simple genia, sen bezono de citiloj -- ne "genia", simple genia. :o))

"Globala" ne estas (bona) Esperanta vorto. Ĉu ne taŭgas "ĝenerala"?

"Global" estas specife la malo de "local", sed "ĝenerala" estas... tro ĝenerala!

Cxu post "/" majusklo aux ne?
Mi dirus, ke jes, ni konservu la majusklon en tiuj kazoj. Ĉu ĉiuj konsentas?
Diablo scias...

Do bone, kiel Lia surtera reprezentanto, mi decidas, ke jes, ni konservos la majusklon post "/".


Tim



-----BEGIN PGP SIGNATURE-----
Version: GnuPG v1.4.5 (Darwin)

iD8DBQFGQ5ZH4qQfaYPSZYwRAhXjAKDQTqNVAwBquD21MVaw/F+9qOa7kQCg4nMa
zEUCbiAfL4u0AFEcQgykI4E=
=jDO5
-----END PGP SIGNATURE-----

---------------------------------------------------------------------
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

Reply via email to