Raúl Salinas Monteagudo wrote:
Nu, ne necesus sxangxi tutcxion en nur unu tago.  Se mi scius kiajn indikojn uzi, mi mem povus fari tion en miaj tradukoj.  Ja oni povas trovi tiajn informojn en aliaj vortaroj, eble rete senpage alireblaj, sed, mi pensas ke indas pliricxigi ReVon kiel eble plej multe, por ke gxi povos tauxgi ankaux kiel helpo por lerni aliajn lingvojn.

La demando estus "kiajn indikojn uzi?", kaj poste oni devus sxangxi la ilaron por ke cxio aperu gxuste.

Ekzemple, sed mi simple metas "hundo -> el perro", indeksoj estus maloportunaj,
mi devus almenaux meti "el <ind>perro</ind>",
sed pli belus io kia "<gnr>mask</gnr>perro", por kio oni devus sxangxi iujn skriptojn, mi pensas.

Cxu mi estas la nura persono kiu taksas cxi aferon oportuna?
Pli baza demando estas: Kiun celon havas ReVo?  Mi opinias ke nur malofte parolanto de Esperanto uzas ReVo-n au PIV-on por helpo rilate al ne plene konata lingvo.  Preskau chiam uzanto de ReVo estas parolanto de iu natura lingvo kiu bezonas helpon rilate al Esperanto.  Se mi, denaska parolanto de la angla kiu parolas ankau la hispanan, serchas 'hundo', la tradukoj 'dog' (angla) kaj 'perro' (hispana) _eble_ helpos min kompreni pli bone la signifon de 'hundo'. Mi ne bezonas sintaksajn informojn pri tiuj vortoj.  Mi jam scias ke 'perro' estas maskla.  La chefa utileco de la tradukoj estas ke komputila programo povas konstrui indeksojn de la tipo natura lingvo --> Esperanto.  Mi uzas nur tiujn indeksojn kiuj repondas al lingvoj kiujn mi jam konas kaj pri kiuj mi ne bezonas sintaksajn informojn.

Tiuj kiuj verkas aliajn vortarojn devas fari decidon pri chi tiu afero.  Se mi serchas 'dog' en la hispana-->angla kaj angla-->hispana vortaro kiun mi kutimas uzi, mi trovas nur "perro".  Se mi volas scii la genron, mi poste serchas 'perro' en la alia parto de la vortaro.  Se mi serchas 'dog' en la germana-->angla kaj angla-->germana vortaro kiun mi kutime uzas (Harrap's Concise), mi trovas "Hund m.".  Do mi scias ke 'Hund' estas maskla, sed mi ankorau ne scias chu la multenombra formo estas 'Hunde' au 'Hünde'.  Por scii tion, mi serchas 'Hund' en la alia parto, kiu diras ke la genitiva singulara estas "Hund(e)s" kaj ke la nominativa plurala estas "Hunde".  La plej grandaj angla-->germana kaj germana-->angla vortaroj (Muret-Sanders) funkcias tute egale.  Miaj latina kaj portugala vortaroj similas al la hispana.  Miaj rusaj vortaroj similas al la germana.  Nur la franca (Larousse Concise) kondutas lau via propono --- rilate al O-vortoj sed ne verboj.

Se mi serchas 'hundo' en la germana-->Esperanto vortaro de Erich-Dieter Krause mi trovas "Hund m." sed ne la pluralan formon.  Se mi serchas 'infano' en la angla-->Esperanto vortaro de Montague Butler, mi ne trovas la neregulan pluralan formon.

Chio havas prezon.  La prezo de richeco estas komplikeco.  Tro multe da detaloj malhelpas utiligon de la pli grava informon.  Do mi opinias ke estas pli bone ke la tradukoj ne havu indikojn pri genro, kazo, ktp.

Amike,
Neal

 


retposhtaj adresoj:
  por afishi mesaghon: [EMAIL PROTECTED]
  por aboni:           [EMAIL PROTECTED]
  por malaboni:        [EMAIL PROTECTED]
  administranto:       [EMAIL PROTECTED]

URL:
  http://www.egroups.com/group/revuloj




SPONSORED LINKS
Computer science distance education Education Master of science in education
Education master science Computer science and education Science education


YAHOO! GROUPS LINKS




Rispondere a