Luiz Portella wrote:
> > > >Mi atentigas pri la traduko de kelkaj vortoj. Hundo tute ne estas "vira >hundo"! Kontrolu la difinojn. Preskaŭ 100% el la vortoj de Esperanto >estas neŭtralaj. Eble oni ne povas troigi, kaj ĉion traduki per la vira >kaj ina vorto de la nacia lingvo, tamen pri kelkaj, mi pensas, ke estas >tre interese tion fari, por ke ne estu miskompreno pri Esperanto. > >Pri kiuj? Pri kelkaj sufiĉe oftaj neŭtralaj vortoj, kia "instruisto": >En kelkaj lingvoj, eble estas neŭtrala vorto por la traduko, en la >Portugala ne. Mi vidas, ke oni bone tradukis: >~isto: professor, professora; > >Pri hundo oni ne bone tradukis: >~o: cachorro, cão; > > >Oni devos aldoni "cadela" tie. > > La portugala vortaro de Michaelis difinas 'cão' neutrale: cão = mamífero quadrúpede da ordem dos Carnívoros . . . La hispana vortaro de la regha akademio simile difinas perro = mamífero doméstico de la familia de los cánidos . . . Se mi vidas iun hundon en la strato kaj mi volas paroli pri ghi, mi uzos hispane la vorton 'perro'. Tiu vorto ne indikas la sekson. Se mi uzas 'perra', mi indikas klare ke la animalo estas hundino. Se mi volas indiki ke la hundo estas vira, estas necese diri 'perro macho'. Do mi opinias ke 'perro' estas la ghusta traduko de 'hundo'. Se la portugala funkcias kiel la hispana, mi opinias ke 'cão' estas la ghusta traduko. La angla<-->portugala vortaro de Michaelis difinas dog = cão kaj cão = dog. En la difino de 'dog' oni ne mencias 'cadela', kaj en la difino de 'cão' oni ne mencias 'bitch' (hundino en la angla). Sed la hispana<-->portugala vortaro de Larousse adoptas alian stilon: pt->es cão mf --> perro m, -rra f. es->pt perro,rra <> m,f --> cachorro m, -ra f, cão m; pt->es urso,sa m,f --> oso m, -sa f. es->pt oso,osa m,f --> urso m, -sa f. pt->es lobo m --> lobo m. es->pt lobo,ba m,f --> lobo m, -ba f. Mi opinias ke estas eraro en la kazo cão/perro. Oni ne mencias 'cadela', kaj 'cão' estas 'mf' unufoje kaj 'm' alian fojon. La kazo lobo/lobo ne estas konsekvenca kun la kazo oso/urso. Eble tiaj eraroj kaj nekonsekvencajhoj montras la malfacilecon inkluzivi multajn detalajn informojn. Amike, Neal > > > retposhtaj adresoj: por afishi mesaghon: [EMAIL PROTECTED] por aboni: [EMAIL PROTECTED] por malaboni: [EMAIL PROTECTED] administranto: [EMAIL PROTECTED] URL: http://www.egroups.com/group/revuloj Yahoo! Groups Links <*> To visit your group on the web, go to: http://groups.yahoo.com/group/revuloj/ <*> To unsubscribe from this group, send an email to: [EMAIL PROTECTED] <*> Your use of Yahoo! Groups is subject to: http://docs.yahoo.com/info/terms/
