-- [EMAIL PROTECTED] skribis: >la postulatajn gramatikajn indikojn. Ne suficxas esperi, ke tio farigxos >"iom post iom". Ni provu esti realismaj.
Se mi ne povas esperi, ke ĉio fariĝu iom post iom, kion mi esperu do? Mi taksas tiun baron (ke ne estas volontuloj, ke pri kelkaj lingvoj oni devos "re"fari amason da redakto ktp) tute malkonsiderinda. Eĉ se parte veras, ke io estas pli malrapida ol alio, oni taksu la proponon, ne la tempon. Mi opinias, ke la propono ne estas taŭga. Oni ne devas zorgi pri tio, pri klarigo de la naciaj ligvoj. Almenaŭ nuntempe oni zorgu pri aliaj aferoj. Estonte... kio scias pri la estonto? Iam oni faros tion en ReVo aŭ en aparta projekto. Mi atentigas pri la traduko de kelkaj vortoj. Hundo tute ne estas "vira hundo"! Kontrolu la difinojn. Preskaŭ 100% el la vortoj de Esperanto estas neŭtralaj. Eble oni ne povas troigi, kaj ĉion traduki per la vira kaj ina vorto de la nacia lingvo, tamen pri kelkaj, mi pensas, ke estas tre interese tion fari, por ke ne estu miskompreno pri Esperanto. Pri kiuj? Pri kelkaj sufiĉe oftaj neŭtralaj vortoj, kia "instruisto": En kelkaj lingvoj, eble estas neŭtrala vorto por la traduko, en la Portugala ne. Mi vidas, ke oni bone tradukis: ~isto: professor, professora; Pri hundo oni ne bone tradukis: ~o: cachorro, cão; Oni devos aldoni "cadela" tie. Luiz retposhtaj adresoj: por afishi mesaghon: [EMAIL PROTECTED] por aboni: [EMAIL PROTECTED] por malaboni: [EMAIL PROTECTED] administranto: [EMAIL PROTECTED] URL: http://www.egroups.com/group/revuloj Yahoo! Groups Links <*> To visit your group on the web, go to: http://groups.yahoo.com/group/revuloj/ <*> To unsubscribe from this group, send an email to: [EMAIL PROTECTED] <*> Your use of Yahoo! Groups is subject to: http://docs.yahoo.com/info/terms/
