Teo SANKARO wrote:
http://www.tejo.org/uea/islama_terminaro
    

Mi ne scias, kiel grava tio estas, sed estas kelkaj eraroj en la anglaj tradukoj de propraj 
nomoj. La terminoj donitaj estas malnovaj aux nekutimaj:
  
Kiaj eraroj?
-- 'Jathrib' devas esti 'Yathrib'
  
Kie estas 'Jathrib'?  Por kiu Esperanta vorto?
-- Preskaux neniu plu uzas 'Koran'; nuntempe "Qur'an" estas preferita. (Kvankam, mi 
ankoraux vidas 'Koran', kaj kelkfoje 'Quran'.
  
En la 10-a redakto de Webster's Collegiate de 1996 la difino estas sub "Koran", kaj ambau "Qur'an" kaj "Quran" difinighas kiel variantoj de 'Koran'.  Se oni serchas nur anglajn paghojn en Google, oni havas 4 860 000 trafojn por "Koran", 2 540 000 por "Quran", kaj 3 390 000 por "Qur'an".  Shajnas ke la tri terminoj uzighas.  Se oni uzas ReVo-n kiel multlingva vortaro por trovi vortojn en aliaj lingvoj, oni vidas ke en la rusa, katalana, hungara, germana, kaj franca la unua vokalo estas 'o', kaj en la belorusa ghi estas 'a'.  Nenie oni vidas 'u'.  En neniu oni vidas specialan literon: r sekvata de apostrofo.

Estas fakto pri lingvoj ke kiam vortoj transiras de unu lingvo al alia ili ofte spertas shanghojn.  Oni sufiche ofte komentas la formon de angladevenaj vortoj en la japana.  La sufiche shanghitaj novaj vortoj estas kelkfoje por anglalingvanoj fonto de amuzigho.  Chu araboj kredas ke ili estas specialaj, ne elmetitaj al kutimaj normalaj lingvaj procezoj?  Chu la novaj formoj estas la rezulto de enkonduki novan _sistemon_ por transskribi arabdevenajn vortojn (analogia al anstatauigi Wade-Giles per pinjino rilate al la mandarena) au chu ili estas rezulto de laukaza plendado?

Chiaokaze la 3 formoj uzighas en la angla, kaj do estas pravigeble aldoni la novajn al ReVo se oni volas fari tion.

-- 'Madina' devas esti 'Medina' (aux inter la PK (politike korektaj), 'Madinah', sed 'Medina' 
estas multe pli ofta)
-- 'Makkah' nur uzigxas inter la PK, gxenerale oni uzas 'Mecca'; fakte, tiu vorto ecx igxis 
nepropra nomo, signifanta lokon, kie multe vizitas.
  
Chu tiuj vortoj estas en ReVo?

Amike,
Neal

  


retposhtaj adresoj:
  por afishi mesaghon: [EMAIL PROTECTED]
  por aboni:           [EMAIL PROTECTED]
  por malaboni:        [EMAIL PROTECTED]
  administranto:       [EMAIL PROTECTED]

URL:
  http://www.egroups.com/group/revuloj




YAHOO! GROUPS LINKS




Rispondere a