Mi nun konstatas ke la origina demando rilatas ne al ReVo sed al alia terminaro.

Renato Corsetti wrote:
Edmundo:

  
Laux tio, kion mi legis, la klasika araba havas nur tri vokalojn,
kvankam cxiu povas esti longa aux mallonga. Tial neniu scias, cxu estu
"Osama" aux "Usama", ktp.
    

Vi pravas. Sed ili c'iuj diras ke en Kurano temas pri ''u''.

  
Kian regulon oni proponas?
    

Kiel eble plej proksime al la elparolo, almenau' kiam temas pri nomoj.
  
Kiam lingvo skribighas per latinaj literoj, oni ghenerale konservas la skribatan formon kaj shanghas laubezone la elparolon.  Kiam oni ne povas konservi la skribatan formon, oni provas konservi la elparolon.  Tiu regulo aplikighas al novaj vortoj.  Kiam ni havas jam enradikitan formon, ne taugas shanghi ghin.  'Korano' estas fundamenta.  Mi opiniis ke vi sentas entuziasmon pri fundamentajhoj.  Se ni shanghas 'Korano', kial ne *'Mehhiko' (antaue 'Meksiko'), *'Espanjio' (antaue 'Hispanio'), kaj tiel plu, senfine, senfine?

Aldone mi forte suspektas ke la elparolo de 'Korano' kaj similaj vortoj inter islamanoj en Barato kaj Indonezio malsimilas signife de la araba elparolo.

Amike,
Neal

  


retposhtaj adresoj:
  por afishi mesaghon: [EMAIL PROTECTED]
  por aboni:           [EMAIL PROTECTED]
  por malaboni:        [EMAIL PROTECTED]
  administranto:       [EMAIL PROTECTED]

URL:
  http://www.egroups.com/group/revuloj




SPONSORED LINKS
Computer science distance education Education Master of science in education
Education master science Computer science and education Science education


YAHOO! GROUPS LINKS




Rispondere a