>>tio -- krom la manko de a: -- estus bona modelo por redono en e-o
>> sen tro granda perdo de distingoj.
>>perslingvanoj plendas, ke en euxropaj tesktoj pri ilia kulturo, la araba
>>transskribo estas uzata por persdevenaj terminoj ("rubai" por
>> "robai") aux nomoj ("ha:fiz" por "ha:fez).egrimleyevans: > Jen bonega propono. Poste, kiam la persoj plendos pri arabigo de > persaj nomoj, la euxropanoj povos rebati: Vidu! Ni ankaux persigas la > arabajn nomojn! Vi havas vengxon! politiko estas arto de aliancoj. > Cetere, cxu fakte temas pri "araba transskribo", aux cxu eble la persa > uzas la saman signon por /e/ kiel la araba por /i/? Oni rajtas > referenci al http://www.unicode.org/charts/PDF/U0600.pdf en sia respondo! la respondo ne tute simplas, kaj gxi baldaux transpasos mian kompetenton. - nek la araba, nek la persa skribo notas cxiujn vokalojn - "longaj" vokaloj (arabe i: a: u: perse i a: u) estas skribataj. ekzemple la persa "sib", pomo, konsistas el "sin" + "ye" + "be" - "mallongaj" vokaloj (arabe i u, perse e o) estas skribataj en vortkomenco aux en vortfino sed ordinare ne ene de vortoj ekzemple la persa "sxab", nokto, konsistas el "sxin" + "be" - en vortaroj, instrulibroj, koranoj, la mankantaj vokaloj estas skribataj per kromsignoj - la sama litero "je" (plena formo: 0649) notas en la persa /i/ /e/ /j/ /ej/ ekzemple "nej", fluto, konsistas el "nun" + "je" - en iuj vortoj kromsigno super "je" atentigas, ke gxi estas la longa i (eble 0678?) por eviti konfuzojn la nomo de la poeto hafez en la araba kaj en la persa estas skribe "ha:fz". la klasika araba lego estas kun mallonga /i/ inter "f" kaj "z", la persa lego estas kun /e/. de euxropaj lingvoj kun simpla vokalserio i-e-a-o-u perslingvanoj atendas uzon de "e" kaj "o", tie kie ili elparolas /e/ kaj /o/. cxar la araba estas pli studata, ili miras kiam ili konstatas ke oni uzas arabajn transskribojn kun î (i cxapela) i a â (a cxapela) u û (u cxapela), kiujn ordinaruloj fine prononcas i i a a u u sen atento al longoj. denove mi pardonpetas, eble mi misprezentas la aferon... cxu ni ne havas ie homoj, kiuj scias pri tio? cxu mi revas, aux efektive la artikolo pri la persa lingvo en vikipedio estas originale esperanta kaj kompetente farita? jxeromo retposhtaj adresoj: por afishi mesaghon: [EMAIL PROTECTED] por aboni: [EMAIL PROTECTED] por malaboni: [EMAIL PROTECTED] administranto: [EMAIL PROTECTED] URL: http://www.egroups.com/group/revuloj Yahoo! Groups Links <*> To visit your group on the web, go to: http://groups.yahoo.com/group/revuloj/ <*> To unsubscribe from this group, send an email to: [EMAIL PROTECTED] <*> Your use of Yahoo! Groups is subject to: http://docs.yahoo.com/info/terms/
