jv:

>denove mi pardonpetas, eble mi misprezentas la aferon...

Mi ne vidis eraron en via maesagxo. Nur tiklis min via duonaserto pri 
mallongaj vokaloj vort-komence kaj -fine, ke ili estas indikataj. Tio ne 
veras en la araba.

Por cxiujn konfuzi plie, mi nur aldonu, ke la litero YA (aux "YE", kiel vi 
skribas persece), kiu en la klasika araba prezentas longan i, diftongon aj, 
aux konsonantan j, normale skribigxas kun du punktoj, sed aperas ofte sen 
tiuj punktoj (U+06CC), cxe kiu okazo gxi igxas nedistingebla de alif 
maqsûra (U+0649), t.e. litero, kiu povas respondi al longa a, kaj ecx esti 
portanto de (kutime neskribita) glota konsonanto (hamza), sola aux 
akompanata de iu ajn mallonga vokalo. Resume YA (sen punktoj) povas esti 
legata: i:, aj, j, a:, ', 'a, 'i, 'u...

Marc




retposhtaj adresoj:
  por afishi mesaghon: [EMAIL PROTECTED]
  por aboni:           [EMAIL PROTECTED]
  por malaboni:        [EMAIL PROTECTED]
  administranto:       [EMAIL PROTECTED]

URL:
  http://www.egroups.com/group/revuloj 
Yahoo! Groups Links

<*> To visit your group on the web, go to:
    http://groups.yahoo.com/group/revuloj/

<*> To unsubscribe from this group, send an email to:
    [EMAIL PROTECTED]

<*> Your use of Yahoo! Groups is subject to:
    http://docs.yahoo.com/info/terms/
 



Rispondere a