Je 7/5/06, jvachey2006: > Sebastian: >> En artikolo: http://purl.oclc.org/NET/voko/revo/art/reprezali.html >> estas malgxusta (laux difinoj kiujn mi trovis) difino de tiu ago, >> cxar reprezalio ne estas la milita afero - gxi povas esti ekonomia >> aux politika, ekz. embargo, blokado...
Jes, la difino en rusa enciklopedio speciale indikas, ke reprezalio NENIEL uzu militforton, tio estus agreso. Sxajnas ke estas pluraj uzoj de la vorto; la rusa enciklopedia difino referencas Deklaracion de UN (de 1970), kiu devigas la sxtatojn ne uzi militforton por reprezalioj. Pli frua enciklopedio (de antaux 1917) difinis reprezalion pli simple: "Rompo, fare de unu sxtato, de rajtoj de alia sxtato, responde al analogia malobservo de gxiaj rajtoj". >> Reprezalio estas la rimedo kiu senvalidigas normojn de internacia >> legxo > 1 - jes la difino eble devus uzi alian, pli vastasencan vorton ol > "atako". nun mi ne trovas, sed mi pripensos. eble simple "rebati > al nelojalaj malamikajxoj per similaj kontrauxagoj"? > 2 - inter "kontrauxlegxa" kaj "mallojala" mi hezitas: kiam temas pri > sxtata subpremo de agito, ekzemple, reprezalio ne nepre estas > kontrauxlegxa. La rusa lingvo havas du malsamajn vortojn, unu por la internacia juro, alian por la agoj policaj kaj militaj. Mi ne scias, kiel estu en Esperanto, la reala uzo probable estas malmulta; sed cxiel ajn, necesas distingi la du sencojn -- almenaux por tradukado. > cetere, la artikolo ne asertas, ke reprezalio estas nur milita > afero. laux mia kompreno de fak-vinjetoj, la bildeto de tanko > signifas "uzata en militaferoj", sed la vorto bone povas uzigxi en > aliaj fakoj kaj cirkonstancoj. Por la senco de la rusa "repressalija" la milita vinjeto estus nepre malkonvena. Por la senco de la rusa "repressija" (kiu respondus al la ekzemplo) gxi estus kaj kaj milita kaj (intern)politika. Jen la difino de "repressalija" el la "Granda Enciklopedio Sovetia": En la internacia, juro, unu el la rimedoj por defendi rajtojn en la interregnaj rilatoj. Gxi konsistan en tio, ke unu sxtato aplikas individuajn sankciojn responde al kontrauxlegxaj agoj de alia regno, por instigi tiun kompensi damagxon aux ne ripeti tiajn misfarojn estonte. Reprezalion devas antaux postulo kompensi la damagxon; gxi estas pravigebla nur post rifuzo kompensi, kaj devas cxesi post kiam la damagxo igxos kompensita. La reprezalio devas esti kunmezurebla kun la damagxo kiu gxin kauxzis. Tamen neniokaze reprezalio entenu militan agon, okupon de fremda teritorio, areston de sxipoj en la libera maro ktp ... http://slovari.yandex.ru/art.xml?art=bse/00066/07500.htm&encpage=bse&mrkp=http%3A//hghltd.yandex.com/yandbtm%3Furl%3Dhttp%253A//encycl.yandex.ru/texts/bse/00066/07500.htm%26text%3D%25F0%25E5%25EF%25F0%25E5%25F1%25F1%25E0%25EB%25E8%25FF%26reqtext%3D%25F0%25E5%25EF%25F0%25E5%25F1%25F1%25E0%25EB%25E8%25FF%253A%253A1819103916%26%26isu%3D2 -- Sergio ------------------------ Yahoo! Groups Sponsor --------------------~--> Yahoo! Groups gets a make over. See the new email design. http://us.click.yahoo.com/XISQkA/lOaOAA/yQLSAA/_OlolB/TM --------------------------------------------------------------------~-> retposhtaj adresoj: por afishi mesaghon: [EMAIL PROTECTED] por aboni: [EMAIL PROTECTED] por malaboni: [EMAIL PROTECTED] administranto: [EMAIL PROTECTED] URL: http://www.egroups.com/group/revuloj Yahoo! Groups Links <*> To visit your group on the web, go to: http://groups.yahoo.com/group/revuloj/ <*> To unsubscribe from this group, send an email to: [EMAIL PROTECTED] <*> Your use of Yahoo! Groups is subject to: http://docs.yahoo.com/info/terms/
