Je 7/6/06, Renato: > Sergio: >> la difino en rusa enciklopedio speciale indikas, ke reprezalio >>NENIEL uzu militforton, tio estus agreso.
> CXar vi citas la rusan enciklopedion, mi devas citi la enciklopedion > en la kapo de italoj. > "Rappresaglia" estas plej ofte trovata en militaj agoj: > "La usona armeo reprezalie eksplodigis la konstruajxon, en kiu estis > la malamikoj". Mi komprenas tion. Tial mi diris, ke estas du signifoj. Unu signifo apartenas al la internacia juro. Gxin -- kaj sole nur gxin -- esprimas la rusa termino, kiu estas pruntvorto. Tia termino havas ian pli-malpli precizan sencon, kiun prezentas la rusa enciklopedio, referencante, interalie, al UN-dokumento. Sed en la lingvoj okcidentaj estas vorto komunlingva, kiu (interalie) estas uzata fake. Kaj la faka senco estas multe pli speciala, ol la komunlingva. Ruse oni dirus "responda mezuro", "responda ago" se oni celas tian gxeneralan sencon. Nu, la komunlingva senco reale pli ofte aperas en la senco militista, kiun la faka signifo malinkludas. Rezulto estas skizofrenia: la vorto "reprezalio" en PIV2 aperas kun vinjeto JURA (kio respondus al la interpreto rusa kaj faka), dum la difino estas MILITISTA. ... > Se vi auxdas la televidajn raportojn pri tio, kion faras Israelo al > la palestinanoj, la vorto "rappresaglia" aperas cxiu-vespere. > En la normala lingvo, gxi tiom vastigxis ke mi povas diri: > "Reprezalie mi mortigis la katon de mia najbaro, kiu intence gxenas > min per la bruo de sia auxtomobilo". Laux la senco de la angla "retaliation" oni povus diri, ke la nuklearmila ekvilibro postulas, ke kaj Usono, kaj Ruslando povu neniigi unu la alian reprezalie. Sed tio estas io ecx pli granda ol plenskala milito -- kion la jura "reprezalio" malinkludas. > Mi ne volas diri, ke tiu estas la gxusta enhavo de la esperanta > "reprezali-", sed nur prezenti alian vidpunkton. Jes, sed necesas kohere prezenti la nociojn. La nunaj difinoj estas ia mensa konfuzo, kiu miksas la vinjeton juran kun tute alifaka difino. -- Sergio retposhtaj adresoj: por afishi mesaghon: [EMAIL PROTECTED] por aboni: [EMAIL PROTECTED] por malaboni: [EMAIL PROTECTED] administranto: [EMAIL PROTECTED] URL: http://www.egroups.com/group/revuloj Yahoo! Groups Links <*> To visit your group on the web, go to: http://groups.yahoo.com/group/revuloj/ <*> To unsubscribe from this group, send an email to: [EMAIL PROTECTED] <*> Your use of Yahoo! Groups is subject to: http://docs.yahoo.com/info/terms/
