Je 9/14/06, Yury:
> Post atenta lego de artikolo "montri" mi havas demandon.

> En la artikolo estas menciita unu modelo de regado: "montri ion al
> iu" (plus unu zamenhofa ekzemplo "montri en direkto al"). Sed al mi
> sxajnas, ke ekzistas ankoraux unu modelo - "montri al io" (en la
> senco "montri en direkto al io"). En la rusa al tio estas respektiva
> "ukazyvatj/pokazyvatj na...".

Tio estas ne nur alia modelo -- gxi esprimas alian sencon:
"Li montris pomon" (ekz-e, elposxigis la pomon) --
"Li montris al pomo" (kiu jam delonge kusxis sur la tablo).

Bedauxrinde, en Esperanto "al" esprimas kaj dativon, kaj direkton,
tial la frazoj kiel "Li montris al mi al la pomo"
 (Он показал мне на яблоко) sonas malbone.
 Sed iam oni povas uzi alian prepozicion direktan:
"Li montris al Petro sur la pordon".

> Mi kelkfoje (kvankam ne ofte) renkontadis tian modelon en esperantaj
> tekstoj, kaj mem abunde uzis gxin en miaj tradukoj. Sed nun mi
> ekdubis, cxu mi estis prava?

Ankaux Z gxin uzis:

,----
| sur la monumento oni vidas Italujon, kiu montras al la kolosa statuo
| de Dante [Fabeloj 1]
|
| Kaj li montris al la librobreto, sur kiu kusxis malnovaj libroj
| [Fabeloj 2]
|
| diris la gardanta angxelo kaj montris al unu angulo [Fabeloj 3]
|
| Kiam la suno subiras, iliaj ombroj montras al la loko, kie staris la
| domo de via naskigxo [Fabeloj 4]
`----

> Eble, mi simple estis influita de la rusa? Se tamen tia modelo ja
> estas uzata, indus mencii gxin en la artikolo (almenaux en unu
> ekzemplo).

Fakte, tio estas la dua senco; tie estas neatribuitaj ekzemploj kun
rekta objekto: "montri al iu iun per la fingro" -- por ruso tio
aspektas erara, cxar la akuzativo por ruslingvano estas la maniero
indiki la sencon (1).  Mi ne havas nun PIV-on cxe la mano, kaj ne
povas diri, cxu la rusa maniero distingi la signifojn per la regado
estas ankaux la esperanta; eble la alilingvaj parolantoj havas malpli
nuancitan lingvosenton, kaj tio influis Esperanton.  Necesas esplori.

-- 
Sergio


retposhtaj adresoj:
  por afishi mesaghon: [EMAIL PROTECTED]
  por aboni:           [EMAIL PROTECTED]
  por malaboni:        [EMAIL PROTECTED]
  administranto:       [EMAIL PROTECTED]

URL:
  http://www.egroups.com/group/revuloj 
Yahoo! Groups Links

<*> To visit your group on the web, go to:
    http://groups.yahoo.com/group/revuloj/

<*> Your email settings:
    Individual Email | Traditional

<*> To change settings online go to:
    http://groups.yahoo.com/group/revuloj/join
    (Yahoo! ID required)

<*> To change settings via email:
    mailto:[EMAIL PROTECTED] 
    mailto:[EMAIL PROTECTED]

<*> To unsubscribe from this group, send an email to:
    [EMAIL PROTECTED]

<*> Your use of Yahoo! Groups is subject to:
    http://docs.yahoo.com/info/terms/
 

Rispondere a