Sibayama: > Mi opinias, ke la kerna senco de 'navigi' povas esti etendebla al > cxiu iranto, ne nur sxipa.
mi samopinias. "navigi" laux mi signifas iri tra libera spaco iom post iom elektante sian vojon. sxipo aux avio tipe navigas (kvankam ili devas resti en konvenciaj vojoj). auxto aux piediranto navigas, kiam ili devas orientigxi tra densa vojreto kun pluraj eblecoj. trajno aux buso ne navigas, cxar ili iras antauxdifinitan vojon. jxeromo
