Je 8/24/07, jv: > Sibayama: >> Mi opinias, ke la kerna senco de 'navigi' povas esti etendebla al >> cxiu iranto, ne nur sxipa.
> mi samopinias. "navigi" laux mi signifas iri tra libera spaco iom > post iom elektante sian vojon. sxipo aux avio tipe navigas (kvankam > ili devas resti en konvenciaj vojoj). "Sxipo navigas" sed ne "navigacias". Samkiel auxto veturas, sed ne stiras. > auxto aux piediranto navigas, kiam ili devas orientigxi tra densa > vojreto kun pluraj eblecoj. trajno aux buso ne navigas, cxar ili > iras antauxdifinitan vojon. Kion pri navigado en navigeblaj riveroj? Min surprizas ke onin ne gxenas la mallogika konfuzo de du tute malsamaj (sed konfuze apudaj) sencoj. Cxu la rusa lingvo estas la sola kiu distingas "navigaciisto"n (kiu determinas la kurson -- cxu en auxto, cxu en avio, cxu sur marsxipo, ruse "sxturman") kaj "navigisto"n -- kiel Simbado la Navigisto/Sxipisto? -- Sergio
