> jxeromo:
>  >"navigi" laux mi signifas iri tra libera spaco iom post iom
>  >elektante sian vojon.

Renato:
> alivorte "ir-i" au' "voj-i".

"iri" estas pli vasta nocio: oni iras ankaux laux fiksita vojo ne 
elektata dum la irado.

sergio:
 > Kion pri navigado en navigeblaj riveroj?

mi imagas, ke la baza senco estis "sxipiri" kaj gxi plu validas pri 
rivera bargxo, kiu efektive tre mallargxe povas sxangxi sian vojon. 
poste oni derivis sencon aplikeblan al avioj, auxtoj kaj aliaj, 
emfazante la iompostioman elektadon de vojo, kiel faras marsxipo. 
laux mi tio klarigas kial oni normale ne diras, ke trajno navigas.

 > Min surprizas ke onin ne gxenas la mallogika konfuzo de du tute
malsamaj (sed konfuze apudaj) sencoj...

ke lingvo kolektas du sencojn sub unu vorto ne signifas auxtomate ke 
homoj konfuzas la sencojn.  laux via konvencio "navigacii" estus 
kalkuli la vojon, kaj "navigi" estus iri la tiel kalkulatan vojon. 
bertilo prave rimarkigas, ke tio estas propono: ankaux mi ne vidas, ke 
gxis nun la uzo tiel specialigis la vortojn.

laux tiu propono ni povus prezenti la aferon jene:

navigi:
1. sxipiri aux simile al marsxipo iri iom post iom elektante sian 
vojon. [aux distingi cxi tie du sencojn]
2. = navigacii 1

navigacii:
1. kalkuli la kurson, la sekve irotan vojon.
2. = navigi 1

biri:
1. eltrovi la pozicion de io en spaco [...] per trigonometriaj metodoj.

laux tiuj distingoj per birado oni povas navigacii, per navigaciado 
oni povas navigi.

jxeromo



Rispondere a