Je 8/24/07, jv: [...]
> ke lingvo kolektas du sencojn sub unu vorto ne signifas auxtomate ke > homoj konfuzas la sencojn. Tio ebligas konfuzon. Fakte, via antaŭa afiŝo pri ŝipo navigacianta (libere elektanta sian kurson) entenis tian konfuzon. (Mi komprenas, ke eblas interpreti tion kiel sinekdoĥon, ke fakte "ŝipo" en tiu okazo signifis "ŝipanaro"n kaj pli speciale la oficiron kies ofico estas "navigaciisto"; sed mi dubas ke tiel reale estis.) > laux via konvencio "navigacii" estus kalkuli la vojon, kaj "navigi" > estus iri la tiel kalkulatan vojon. bertilo prave rimarkigas, ke > tio estas propono: ankaux mi ne vidas, ke gxis nun la uzo tiel > specialigis la vortojn. Tia distingo ne estas vaste konata, mi konsentas. Tamen iomete ĝi ja ekzistas, kaj en miaj verkoj, kaj ĉe Jurio. Krome, ĝi ja iel potenciale enestas en la tradicio: "Astra navigacio" por mi estas ja birado per astroj, dum "astra navigado" estas kosma vojaĝo. Almenaŭ mi tiel perceptas la vortojn. > laux tiu propono ni povus prezenti la aferon jene: [...] Jes. Se ne estos obĵetoj, mi faros jene: 1. ĉe "navigi" mi difinos la sencon vojaĝan -- kaj en kroma snc ref-dife plusendos al "navigacii". 2. ĉe "navigacio" mi difinos la orientan-biran-direktadan fakon -- kaj en kroma snc ref-dife plusendos al la ŝipira "navigado". 3. kaj simile pri la derivaĵoj. Cetere, eble "biri" estas rekomendinda alternativo por la nelogika "orientiĝi", ĉu? -- Sergio
