Sergio Pokrovskij: > Min surprizas ke onin ne gxenas la mallogika konfuzo de du tute > malsamaj (sed konfuze apudaj) sencoj. Cxu la rusa lingvo estas la > sola kiu distingas "navigaciisto"n (kiu determinas la kurson -- cxu en > auxto, cxu en avio, cxu sur marsxipo, ruse "sxturman") kaj > "navigisto"n -- kiel Simbado la Navigisto/Sxipisto?
Pri la demando, chu por la signifo "difini pozicion kaj kurson..." oni uzu NAVIG/ au NAVIGACI/, mi ne havas klaran opinion. Shajnas, ke ghis nun tiuj du radikoj estas samsignifaj, kaj ke ambau havas ambau signifojn. Chiuokaze, iun el ili oni certe povu uzi ankau por tio, kion faras la nun priparolataj aparatoj uzataj en autoj (pere de birilo k.a.). -- Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>
