On Wednesday 31 October 2007 09:31:11 Sergio Pokrovskij wrote:
> Je 10/31/07, Bernhard:
>
> [...]
>
> > Sergio pravas, ke oni devas lerni la precizan nomon de cxiu unuopa
> > (internacia) interkonsento kvazaux persono aux propra nomo, se oni
> > volas (aux devas) esprimi sin fake gxuste. Dum multaj homoj tion
> > kutime akceptas je iuj specioj de bestoj kaj plantoj, ili ofte ne
> > akceptas tion je juraj terminoj.
>
> Estas diferenco inter termino kaj nomo. Komparante
> "North-Atlantic TREATY Organization" kaj
> "Warsaw PACT"
> mi ne vidas sencan diferencon.  Kaj la oficiala rusa termino uzas la
> vorton "договор" por ambaŭ dokumentoj. [...]

- Estas tamen stila diferenco, almenau en la germana kaj la franca: Pakt kaj
pacte (kaj verŝajne ankaŭ la angla pact) estas uzataj por militaj, defendaj
kaj fiaj aferoj, dum Vertrag, traité (kaj verŝajne ankaŭ la angla treaty) por
seriozaj aferoj ne limigitaj al militaj kaj defendaj, kaj kvazaŭ ne uzataj
por fiaj aferoj. Oni ne diras en la germana "tiuj du friponoj faris
traktaton", sed "ili faris pakton".

Ŝajnas ke la terminoj en Okcidento estis siatempe zorge elektitaj por subtile
misfamigi la Varsovian kontrakt-organizon.

Vilhelmo Lutermano.
-- 
Vilhelmo Lutermano aktivas ĉe
Le Monde diplomatique en Esperanto (la "DIPLO") http://eo.mondediplo.com
kaj
Monda Asembleo Socia (MAS) http://mas-eo.org
--
Esperanto - Linukso de la lingvoj
Linukso - Esperanto de la komputiloj (vl)

Rispondere a