Je 11/1/07, Marc:
[...]
> Jes, tian nuancon mi sentas en la franca. "Pacte" estas pli emocia
> vorto, efektive povas rilati al fiaj aferoj, al speco de konspiro,
> aux metafore ankaux al "bonaj", sed iom dangxeraj, auxdacaj ("un
> pacte d'actionnaires").
Tiom pli da motivoj por eviti tiun vorton en Eo. Iuj atribuos al ĝi
tiujn sencojn, kiuj absolute ne ekzistas por la aliaj. Kaj inverse,
iuj uzos ĝin sen celi ion fian -- kaj insultos aliaj, kiuj suspektos
malbonajn intencojn. Do, vorto ne nur superflua, sed nepre malutila.
> Ne estas hazardo, ke oni nomis pakto la Varsovian traktaton.
Kion vi celas? Ke la vorto "pakto" signifas "fi-kontrakto"? Do, ke
la uzantoj de la termino "Varsovia pakto" havis insultajn intencojn?
Ĉu vi opinias ke la kontraktintoj de la "Berlina Pakto",
"Dreimächtepakt" (Le pacte tripartite,
http://de.wikipedia.org/wiki/Dreim%C3%A4chtepakt) aŭ de
"Antikominternpakt" per tia sia kvalifiko celis deklari:
"Jen, ni venis ĉi tien por fari nian fi-kontrakton"?
Kaj kion intencis la titolo
"Microsoft, LG Electronics Sign Patent Cross-License Pact"?
(la informo mem:
"Microsoft announced it has agreed to a cross-licensing DEAL with LG
Electronics Inc. The AGREEMENT between the two companies covers
hardware and software intellectual property, including the Linux
operating system. It took the two companies more than four years to
finalize the DEAL, which began in 2003."
http://www.dailytech.com/article.aspx?newsid=7585 )
> Cetere "pacte" povas alpreni la signifon "paktintaro", kio versxajne
> ne povas okazi en Esperanto (aux cxu? "En la venonta monato la
> Varsovia Pakto efektivigos senprecedencan militan ekzercon"?).
Por mi tia uzo estas nek pli, nek malpli ebla ol
"Varsovia kontrakto efektivigos militan ekzercon".
Iuj eble dirus tion, sed por mi ambaŭ frazoj sonas malklere.
--
Sergio