Je 11/1/07, Wilhelm: [...]
> La germana 'Pakt' kovras la plej grandan parton de la nuancoj de > 'Vertrag' (kontrakto), kaj do estas uzata ne nur por fikontraktoj, > kiel "Teufelspakt" au "Pakt mit dem Teufel" (kontrakto kun la > diablo; por tio oni ne uzas aliajn vortojn kiel 'Vertrag" > (kontrakto). Supozeble ĉar la okcidenta diablo parolas Latinon. Ruslingve "pakt" en tia kombino estas stile malebla --- ĉar por ni Latino ne estas liturgia lingvo por komunikado kun la Diablo. Ĝi aspektus kiel humuraĵo, kiel groteske malkonvena vorto. > La finuanco estas la chefa nuanco kiu distingas ghin de 'Vertrag' > (kontrakto). Ĝi evidente ne ekzistis antaŭ la Dua mondmilito. Tutsimple la germanaj diplomatoj uzis la vorton tute ĝuste laŭ ĝia senco en la internacia juro; sed post ilia malvenko oni transportis la malŝaton al la germanoj sur la latinan vorton kiun ili uzis. Simile, pro malamo kontraŭ la rusoj la vorto "ukazo" (kiu proprasence signifas simple nure "edikto") ricevis en la landoj okcidentaj finuancon kiun registras PIV2 --- kvankam la ediktoj de la absolutismaj francaj reĝoj ne estis iom ajn pli bonaj. -- Sergio
