jxeromo:

>Wilhelm:
> > - Estas tamen stila diferenco, almenau en la germana kaj la franca: 
> Pakt kaj
> > pacte (kaj verŝajne ankaŭ la angla pact) estas uzataj por militaj, 
> defendaj
> > kaj fiaj aferoj
>
>bona rimarko.  mi pretervidis, ke en tiuj fontolingvoj "pakto" estas
>ankaux nepolitika afero, ekzemple en la popolrakonta temo de
>"diablopakto".  en tiu senco "pakto" estas kontrakto kaj ankaux ties
>rezulto, do gxi sinonimas kun "interligo", pli ol kun "traktato".
>kiagrade tiu senco transiris al la lingvo internacia mi ne scias...

Jes, tian nuancon mi sentas en la franca. "Pacte" estas pli emocia vorto, 
efektive povas rilati al fiaj aferoj, al speco de konspiro, aux metafore 
ankaux al "bonaj", sed iom dangxeraj, auxdacaj ("un pacte d'actionnaires"). 
Ne estas hazardo, ke oni nomis pakto la Varsovian traktaton. Cetere "pacte" 
povas alpreni la signifon "paktintaro", kio versxajne ne povas okazi en 
Esperanto (aux cxu? "En la venonta monato la Varsovia Pakto efektivigos 
senprecedencan militan ekzercon"?).

Kore,

Marc


Rispondere a