Pardonu mian galimation: > - Mi ne disponas nun pri germanaj vortaroj, sed "Pakt", kiel mi jam diras, > estas uzata ne nur por fikontraktoj, sed ankau por esprimi tiajn kun tia > nuanco. "Teufelspakt" au "Pakt mit dem Teufel" do estas kontrakto kun la > diablo, por tio oni ne uzas aliajn vortojn kiel 'Vertrag" (kontrakto). > 'Pakt' elvokas ankau ion pli intiman ol 'Vertrag'.
Mi celis: La germana 'Pakt' kovras la plej grandan parton de la nuancoj de 'Vertrag' (kontrakto), kaj do estas uzata ne nur por fikontraktoj, kiel "Teufelspakt" au "Pakt mit dem Teufel" (kontrakto kun la diablo; por tio oni ne uzas aliajn vortojn kiel 'Vertrag" (kontrakto). La finuanco estas la chefa nuanco kiu distingas ghin de 'Vertrag' (kontrakto). Sed ghi havas ankau nuancon de intimeco (inter friponoj kiel inter amikoj), eble pro tio la vorto kiun uzis la nazioj por siaj kontraktoj. Vilhelmo Lutermano. -- Vilhelmo Lutermano aktivas ĉe Le Monde diplomatique en Esperanto (la "DIPLO") http://eo.mondediplo.com kaj Monda Asembleo Socia (MAS) http://mas-eo.org -- Esperanto - Linukso de la lingvoj Linukso - Esperanto de la komputiloj (vl)
